Sovaĝejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sovaĝejo estas – kiel pejzaĝo kaj naturo – ne scienca, sed komunlingva esprimo kun du diversaj signifoj.
Unu signifo de sovaĝejo estas la de la homo preskaŭ ne tuŝata naturpejzaĝo, kiu estas priskribebla per natursciencaj parametroj kaj kiu distingiĝas de la kulturpejzaĝoj, urboj, agrikulturaj areoj, forstoj ktp..[1] En tiu senco oni povas nomi ankoraŭ ĉirkaŭ unu kvaronon de la tera surfaco sovaĝejo.
La dua signifo de sovaĝejo estas pritakso koncerne la valoro. Laŭ tio, regiono estas sovaĝejo, se ĝi estas la kontraŭo de iu ajn kultura ordoprincipo. La valorigo povas esti kaj pozitiva kaj negativa: malplivaloriga ekzemple kiel „sovaĝa, ĥaosa“ naturo male al la kultivata naturo, plivaloriga ekzemple kiel „senpeka, pura “ pranaturo.[2]
La esprimo: „kulturpejzaĝo“ estas same ne precize kiel la esprimo sovaĝejo.[3][4] Fine temas pri mondrigardo kaj demando de filozofio kiel la diferenco inter homo kaj naturo.