Socialismo
politika ideologio, sistemo kaj movado karakterizitaj per ekonomia kaj socia egaleco al la civitanoj de la lando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Socialismo estas politika doktrino kiu celas kolektivan posedon de la produktrimedoj, por ĉesigi ekspluatadon al la laboristoj faritan de la mastraro kaj posedantaro. Tial ĝi celas la ĝeneralan intereson anstataŭ nure personan intereson (sed kompreneble lastcele la intereso de konkretaj individuoj ja estas la celo). Socialismo ebligus, kaj historie estigis tre diversajn formojn ekde totalismajn diktaturojn ĝis anarkiistaj sistemoj pasante tra tre klasikaj demokratiaj respublikoj. Tamen la ĉefaj bazoj estas respekto al homaj rajtoj, libereco kaj egaleco.
Socialismo estas socia kaj ekonomia sistemo karakterizita per socia proprieto de la produktadrimedoj kaj kooperativa administrado de la ekonomio,[1][2] same kiel la politikaj teorio kaj movado kiuj direktas sin al la establado de tia sistemo.[3][4] "Socia proprieto" povas rilati al kooperativaj entreprenoj, komuna proprieto, ŝtatposedaĵo, civitana proprieto de egaleco, aŭ ajna kombinaĵo de tiuj.[5] Ekzistas multaj specoj de socialismo kaj ekzistas neniu ununura difino enkapsuliganta ĉiujn el ili.[6] Ili malsamas en la speco de socia proprieto kiun ili rekomendas, en la grado laŭ kiu ili dependas de merkatoj aŭ planado, kiel administrado estas organizota ene de produktivaj institucioj, kaj laŭ la rolo de la ŝtato en konstruado de socialismo.[7]
Socialisma ekonomia sistemo estas bazita sur la organiza preskribo de produktado por uzo, intencante la produktadon de varoj kaj servoj por rekte kontentigi ekonomian postulon kaj homajn bezonojn kie objektoj estas aprezitaj surbaze de sia uzo-valoro aŭ utileco, kontraste al estado strukturitaj sur la amasiĝo de kapitalo kaj produktado por profito.[8] En la tradicia koncepto de socialisma ekonomio, kunordigo, kontado kaj valortakso estus faritaj en speco, per ofta fizika magnitudo, (uzante fizikajn kvantojn) aŭ per rekta kvanto de laboro-tempo modloko de financa kalkulo.[9][10] Pri distribuado de produktaĵo (servoj, bonfarto aŭ riĉeco) ekzistas du proponoj, unu kiu estas bazita sur la principo De ĉiu laŭ ties kapabloj, al ĉiu laŭ ties bezonoj. La konsilindeco, farebleco kaj precizaj metodoj de resursoasignado kaj valortakso estas la temo de la socialisma kalkuldebato.
La socialisma politika movado inkludas varian aron de politikaj filozofioj. Kernaj dikotomioj ene de la socialista movado inkludas la distingon inter reformismo kaj revolucia socialismo kaj inter ŝtata socialismo kaj liberecisma socialismo. Ŝtata socialismo postulas la ŝtatigon de la produktadrimedoj kiel strategio por efektivigado de socialismo, dum libervolismaj socialistoj ĝenerale metas sian esperon en malcentrigajn rimedojn de rekta demokratio kiel ekzemple libervolisma municipismo, civitanaj asembleoj, sindikatoj, kaj la laboristaj konsilioj,[11] venantaj de ĝenerala kontraŭaŭtoritata sinteno.[12][13][14][15][16][17][18] Demokrata socialismo elstarigas la centran rolon de demokrataj procezoj kaj de politikaj sistemoj kaj estas kutime komparita al ne-demokrataj politikaj movadoj kiuj rekomendas socialismon.[19] Kelkaj socialistoj adoptis la kialojn de aliaj sociaj movadoj, kiel ekzemple ekologiismo, feminismo kaj liberalismo.
Moderna socialismo originis de 18-ajarcenta intelektula kaj laborist-klasa politika movado kiu kritikis la efikojn de industriiĝo kaj de privata proprieto sur socio. La reanimado de respublikismo en la Usona Revolucio de 1776 kaj la egalismaj valoroj lanĉitaj fare de la Franca Revolucio de 1789 originis socialismon kiel klara politika movado. En la komenco de la 19-a jarcento, "socialismo" rilatis al iu konzerno por la sociaj problemoj de kapitalismo sendependa de la solvoj al tiuj problemoj. Tamen, ekde la fino de la 19-a jarcento, "socialismo" signifis opozicion al kapitalismo kaj lobiado por alternativa post-kapitalisma sistemo bazita sur iu formo de socia proprieto.[20] Dum tiu tempo, germana filozofo Karl Marx kaj lia kunlaboranto Friedrich Engels publikigis verkojn kritikantajn la utopiajn aspektojn de tiatempaj socialismaj tendencoj kaj uzis materialisman komprenon de socialismo kiel fazon de evoluo kiu okazos tra socia revolucio iniciatita per kaj eskaladiĝo kaj konfliktantajn klasrilatojn ene de kapitalismo.[21] Kune kun tio ekaperis aliaj tendencoj kiel ekzemple anarkiismo, revolucia sindikatismo, socialdemokratio, marksismo-leninismo kaj demokrata socialismo same kiel la kunfluejo de socialismo kun kontraŭ-imperiismaj kaj kontraŭrasismaj luktoj ĉirkaŭ la mondo. La socialisma movado estis la plej influa tutmonda movado kaj eble kun la plej vasta politik-ekonomia mondrigardo de la 20-a jarcento.[22] Hodiaŭ, socialistaj partioj kaj ideoj restas politika forto kun ŝanĝiĝantaj gradoj da potenco kaj influo gvidantaj naciajn registarojn en multaj landoj tra la mondo.