politika partio en Flandrio, Belgio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Socialista Partio Alimaniere (nederlande Socialistische Partij Anders, akronime sp.a) estas socialdemokrata politika partio en Flandrio.
Socialista Partio Alimaniere | |
---|---|
Socialistische Partij Anders | |
partio | |
Lando | Belgio |
Estro | Conner Rousseau |
Fondiĝo | 2001 |
Lingvo(j) | Nederlanda lingvo |
Ĉefa sidejo | Grasmarkt 105/37
1000 Bruselo |
Koloro(j) | Ruĝa |
Ideologio | Socialdemokratio |
Internacia aliĝo | Socialista Internacio |
Ĵurnalo | kd. |
Junulara organizaĵo | Jongsocialisten |
Retejo | s-p-a.be |
Dum la pasintaj balotoj por la flandra kaj la federacia nivelo, la 'flandraj socialistoj' formis kartelon kun la maldekstre-liberala partio Spirit. En 2006 ili kune havas ministrojn kaj ŝtatsekretariojn en la flandra, federacia kaj brusela ĉefurba registaroj.
En 1977 la unitarisma BSP-PSB apartiĝis en du sendependaj partioj en Valonio kaj Flandrio: Parti Socialiste (PS) kaj Socialistische Partij (SP).
Menciindaĵoj de la historio de la partio estas i.a.:
Antaŭe la partio nomiĝis SP; socialisma partio. En la jaro 2002 la partio decidis ŝanĝi la nomon al 'sp.a', kun punkto inter 'sp' kaj 'a' por eviti konfuziĝon kun la valona urbeto Spa kaj kun la fama akvo kiun oni tie enboteligas.
Evidente ne nur la nomo ŝanĝiĝis. Oni ankaŭ multe modernigis la partion mem organizante i.a. ideologiajn kongresojn komence de la nova jarcento. Eĉ la partio nuntempe sin malfermas al kunlaboro kun liberaluloj (spirit) kaj fama pastro aliĝis al la partio.
La socialisma partio tradicie defendas la laboristojn kaj strebas al pli da kontrolo de la ŝtato. Ĉefe en Flandrio sp.a havas sukceson defendante la sistemon de socia sekureco kaj senpagigante la publikan transporton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.