From Wikipedia, the free encyclopedia
La Socialisma kaj Demokratia Unuiĝo de la Rezistado (france "Union démocratique et socialiste de la Résistance" aŭ UDSR), estis franca politika movado de la kvara Franca Respubliko, fondita la 25-an de junio 1945 kaj kies ĉefaj personoj estis Eugène Claudius-Petit, François Mitterrand kaj René Pleven.
Socialisma kaj Demokratia Unuiĝo de la Rezistado | |
---|---|
Union démocratique et socialiste de la Résistance | |
partio | |
Lando | Francio |
Eksaj estroj | René Pleven, François Mitterrand |
Fondiĝo | 1945 |
Dissolvo | 1964 |
Ideologio | Socialismo, Socialliberalismo |
Kelkfoje lokita en la centro, la UDSR estas konsiderita per freŝdata historia esploro kiel aŭtenta provo de nemarksisma liberala socialismo. Ĝi apartenis al la organizaĵoj, kiuj fondis la Liberalan Internacion.
Okaze de la franca rezistado en la dua mondmilito, iuj rezistantoj kiaj Pierre Brossolette kaj Jean Moulin konsideris la kreon de unika partio devenanta de la Rezistado, por anstataŭi la malnovajn politikajn partiojn. Tiu projekto, kiu verŝajne havis konsenton de generalo De Gaulle, estis forlasita post la morto de tiuj viroj, kaj la graveco akirita de la Franca Komunista Partio (PCF).
La arkivoj de la Socialisma kaj Demokratia Unuiĝo de la Rezistado estas konservitaj en la nacia arkivejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.