Smeralda Tabulo
saĝa teksto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La smeralda tabulo aŭ smeraldeta (latine: tabula smaragdina) estas saĝa teksto kiu, laŭlegende, estis retrovita en Egiptio antaŭ la kristana erao. Oni serĉis, senrezulte, la supozitan originan greklingvan tekston. Ĝi konsistas el 15 sentencoj tre malfacilajn pro la kompreno: oni diris ke en ili estas entenata la tuta scienco de la mondo.
Smeralda Tabulo | |
---|---|
tabuleto | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Hermeso Trismegisto |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La teksto estis enĉizita sur smeralda plato kaj estis tradukita el la araba lingvo al la latina 1250[1]. Ĝi reprezentas la dokumenton plej faman inter la hermetikismaj verkoj kaj estas atribuata al Hermeso Trismegisto. Ĝi aperis unuafojon en presa versio en De Alchemia di Johannes Patricius (1541).
Onidira tradicio sugestas ke Hermeso enĉizis la tabulajn vortojn sur verda smeralda plato per diamanta pinto, kaj ke ĝin malkovris Apolonio de Tiano aŭ Aleksandro la Granda [2] [3]