Situacia komedio (mallonge Sitkomo) estas speco de komedio, kiu en la 1930-aj jaroj formiĝis en radio, sed nun estas tipa por televido, aparte por televidaj serioj.

La karakteroj de la herooj, iliaj kutimoj kaj konduto ne evoluas kiel en dramo. Spritaj dialogoj kaj konfliktaj situacioj okazas kutime en la familia hejmo aŭ lernejo, eventuale en kosma spacŝipo.

Ofte la spritaĵoj estas emfazitaj per sono de ridanta publiko.

Internacie konataj televidaj sitkomoj estas ekz. Adams-familio, M*A*S*H, Seinfeld, Friends aŭ desegnita La Simpsonoj.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.