Remove ads
usona televida serio From Wikipedia, the free encyclopedia
Friends ("Amikoj") estas deksezona televida serio, situacia komedio en Usono. La serio prezentas ĉiutagan vivon de ses dudekjaruloj (pli poste tridekjaruloj; tri viroj kaj tri virinoj). La serion mendis la televida stacio NBC kaj pretigis Warner Bros.. La unua epizodo aperis en la televida programo la 22-an de septembro 1994, la lasta la 6-an de majo 2004. Produktoroj estis: Kevin S. Bright, Marta Kauffman, David Crane (Bright/Kauffman/Crane Productions).
Amikoj | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Friends |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | Komedio |
Kreita de | David Crane Marta Kauffman |
Rakontita de | Carter Bays Craig Thomas |
Lingvo(j) | Angla |
Amplekso | |
Sezonoj | 10 |
Epizodoj | 236 |
Daŭro sen reklamoj | 22 minutoj |
Elsendo | |
Bilda formato | 16/9 |
Elsendita | 22-a de septembro 1994 – 6-a de majo 2004 |
Kronologio | |
Sekva serio | Joey |
Eksteraj ligiloj | |
http://warnervideo.com/friends15/ | |
ĉe IMDb | |
Aktoro | Rolo | Naskiĝa dato |
---|---|---|
Jennifer Aniston | Rachel Karen Green | 11-an de februaro 1969 |
Courteney Cox Arquette | Monica E. Geller-Bing | 15-an de junio 1964 |
Lisa Kudrow | Phoebe Buffay-Hannigan | 30-an de junio 1963 |
Matt LeBlanc | Joseph Frances Tribbiani | 25-an de julio 1967 |
Matthew Perry | Chandler Muriel Bing | 19-an de aŭgusto 1969 |
David Schwimmer | Dr./Prof. Ross Eustace Geller | 2-an de novembro |
La ĉefa titolmuziko, la I'll Be There for You de The Rembrandts iĝis granda ŝlagro, post kiam iu programgvidanto de Nashville kompilis el la 45-sekunda muziko 3-minutan kanton kaj plurfoje diaxudigis en la radio. La muzikgrupo – je premo de la album-eldona firmao – larĝigis kaj denove surdiskigis – jam kiel plenan kanton – la titolmuzikon, kiu atingis sur la listo de usona magazino Billboard ĝis la 17-a lokumo.
Rachel forlasas dum la geedziĝa festo sian fianĉon Barry kaj enloĝiĝas ĉe la malnova (infanaĝa) amikino, Monica. La paro loĝas en la sama domo kun Chandler kaj Joey. Ili renkontiĝas kun frato de Monica, Ross, kiu ekdivorcas de la edzino (pri kiu evidentiĝas, ke ŝi estas lesbiana) kaj kun la „liberpensa” Phoebe, malnova samĉambrano de Monica. La serio estas ludata plej ofte en loĝejoj de Monica, Chandler kaj Joey, respektive en la teretaĝa kafumejo, en la Central Perk.
La ĉefa konflikta fonto dum la tuta serio, la rilato „nek kun vi, nek sen vi ” inter Ross kaj Rachel, kies frukto estas Emma Geller-Green (naskiĝas je fino de la 8-a sezono). Dumtempe formiĝas amo inter Chandler kaj Monica, ili geedziĝas kaj – je fino de la 10-a sezono – adoptas ĝemelan paron.
Je fino de la serio, Phoebe geedziĝas kun Mike Hanigan. Monica kaj Chandler adoptas ĝemelojn kaj transloĝiĝas al urboranda ĝardena domo. Rachel kaj Ross denove provas la kunvivon. Post morto de lia manaĝisto, Joey translokiĝas al sia fratino en Los Angeles, lia historio daŭras en serio Joey.
Ŝi estas adorita filino de riĉa familio, kiu forlasas la fianĉon Barry dum la geedziĝa festo kaj ekloĝas ĉe la amikino Monica. Ŝi havas du pli junajn fratinojn, Jill kaj Amy Green.
Kariero: Ŝi komence laboras kiel kelnerino en la kafumejo Central Perk, poste laboras en Modejo Fortuna poste ĉe Bloomingdale's, lastfoje ĉe Ralph Lauren kiel aĉetisto.
Humurfontoj:
Ŝi estas kuiristino, kiu manie ŝatas la ordon kaj purecon. Ŝi ne toleras malvenkon, ŝi estis dika en junaĝo.
Kariero: Post kelkaj sezonoj, ŝi iĝas ĉefkuiristo en grava restoracio.
Humurfontoj:
Oficisto, kiu ne havas bonŝancon en la amrilatoj.
Kariero: Li estis komence simpla oficisto, poste avancas. Li forlasa la laborejon en la 9-a sezono kaj eklaboras en la reklama branĉo.
Humurfontoj:
Naiva, infaneca, ne tro rapidpensa aktoro, kiu sukcesas ĉe la virinoj. Lia hobio estas la maĝado. Li havas ok fratinojn, Cookie, Dina, Tina, Gina, Mary Angela, Mary Ellen, Mary Theresa kaj Veronica Tribbiani.
Kariero: Li aktoradas, manekenas ludas en reklamfilemtoj, serioj.
Humurfontoj:
Plimulto de la virinoj tuj svenas al Joey je aŭdo de la frazo, escepte Janenine LaCroŭ, provizora samĉambrano de Joey.
Joey – laŭ propra eldiro – neniam portas subkalsoneton.
Paleontologo, poste universitata instruisto. Li divorcis, post kiam lia edzino Carol malkovris sian lesbaninecon, post 7-jara geedzeco.
Kariero: Profesoro (en la 10-a sezono, oni senlimigas lian postenon) en la Novjorka Universitato
Humurfontoj:
Ŝi estas masaĝistino, kantistino, kantoteksta verkistino, kiu sukcese mensogas kaj havis malfacilan infanaĝon. Li estas tre sindonema (akceptas gravedecon, naskon de infanoj de la pli juna frato). Pli malnove, ŝi estis samĉambrano de Monica. Ŝi havas ĝemelfratinon, Ursula kaj duonfraton, Frank Buffay, Juna.
Kariero: Ŝi daŭre restas masaĝistino, dumtempe kantas senpage.
Humurfontoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.