Simono Budny
From Wikipedia, the free encyclopedia
Simono Budny (ankaŭ Simon Budnii, pole Szymon Budny, beloruse Сымон Будны, latine Budnius kaj Budnaeus; naskiĝis januare 1530 en Budne, apud Goniądz, mortis la 13-an de januaro 1593 en Viŝnjevo) estis humanisto, klerigisto, sciencisto, filozofo, historiisto.
Simono Budny | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1530 (1530-01-01) en Budne, Podlaskie Voivodeship | |
Morto | 13-an de januaro 1593 (1593-01-13) (63-jaraĝa) en Viŝnjevo | |
Religio | Socinanismo vd | |
Lingvoj | rutena • pola vd | |
Ŝtataneco | Grandprinclando Litovio vd | |
Alma mater | Jagelona Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto historiisto tradukisto de Biblio filozofo tipografo verkisto pastro vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Catechism of Simon Budny ❦ Bible of Nieśwież vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Religia reformaciisto en la Unua Pola Respubliko, pastoro komence kalvinana kaj poste ariana, hebreisto, bibliisto, tradukisto de la Biblio en la polan lingvon, ariana verkisto kaj teologo. Unu el pioniroj de la ideo pri demokratio en politiko, kontraŭulo de mortpuno. Verkis en la belorusa lingvo kiel unu el la unuaj aŭtoroj, ankaŭ latine kaj pole.
Historiisto Norman Davies nomis Szymona Budny "la plej eminenta hebreisto de la 16-a jarcento". Budny tradukis la Biblion (Biblio de Nieśwież) – la unua kompleta traduko de la Sankta Skribo al la pola lingvo el originalaj lingvoj kaj la unua en historio de polaj tradukoj de la Biblio, farita de unu persono. Liaj studoj pri la hebrea lingvo influis postajn judajn sciencistojn.