Sima Qian
From Wikipedia, the free encyclopedia
SIMA Qian (司馬遷 / 司马迁, pinyin Sīmǎ Qiān; Esperante Sima Ĉjan) (ĉirkaŭ -145 - -90) estas konsiderata la patro de ĉina historiografio pro sia ege estimata verko, Shiji (史記, "Registroj de la Granda Historiisto"), trarigardo de pli ol du mil jaroj de la historio de Ĉinio. Tiu verko kovras pli ol du miloj da jaroj komence el la eltronigo de la legenda Flava Imperiestro kaj la formigo de la unua ĉina ŝtato ĝis la regado de la suvereno de la epoko de Sima Qian, nome imperiestro Wu Di. Kiel la unua universala historio de la mondo kiel ĝi estis konata de la antikvaj ĉinoj, la "Registroj de la Granda Historiisto" servis kiel modelo por oficiala histori-verkado por postaj ĉinaj dinastioj kaj por la ĝenerala ĉina kultura sfero (Koreio, Vjetnamio, Japanio) ĝis la 20a jarcento.[1]
Sima Qian | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
司马迁 司馬遷 | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ -145 en Hejin | |
Morto | ĉirkaŭ -90 en Popola Respubliko Ĉinio | |
Etno | hanoj vd | |
Lingvoj | ĉina vd | |
Ŝtataneco | Okcidenta Han-Dinastio vd | |
Familio | ||
Patro | Sima Tan vd | |
Infanoj | Sima Qian's daughter (Yang Bis wife) vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto filozofo matematikisto astrologo poeto verkisto astronomo vd | |
Laborkampo | historio de Ĉinio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Registroj de la Granda Historiisto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li vivis dum la regado de la imperiestro Vudio (-141--87), kiu estis unu el la plej gravaj estroj de Ĉinio. Lia patro, Sima Tan (司馬談 / 司马谈, Sīmǎ Tán) laboris ĉe la kortego kiel astrologo kaj analizisto[2]; tiel li devis enskribi kaj la ĉielajn fenomenojn samkiel iliajn influojn kaj la eventojn homaranajn. La familio de Sima Qian instaliĝis do en Maoling, proksime de la ĉefurbo Chang'an. En la jaro -107, ĵus antaŭ sia morto, Sima Tan petis de sia filo ke tiu ĉi daŭrigu la verkadon de sia impona libro por rakonti la tutan historion de Ĉinio.
Sima Qian sufiĉe multe vojaĝis dum la junaĝo[2]. Li akiris la postenon de lia patro post kiam tiu mortis[2]. Post lia 48a naskiĝdatreveno, li kolerigis la tiaman imperiestron, kaj pro tio oni kaj malliberigis kaj kastris lin[2]. Li finis la verkadon de sia libro je la aĝo de 50 jaroj[2].
La patro de Sima Qian nome Sima Tan (司馬談) unue planis la ambician projekton verki kompletan historion de Ĉinio, sed kompletigis nur kelkajn preparajn skizojn ĝis la momento de sia morto. Post heredi la postenon de sia patro kiel kortega historiisto en la imperia kortego, li estis determinita al plenumo de la lasta deziro de sia patro komponi kaj kunmeti tiun eposan historiverkon. Tamen en la jaro 99 a.n.e., li falis viktimo de la afero Li Ling por estis prolanta defende de la generalo, kiu estis kulpigita pro malsukcesa kampanjo kontraŭ la Ŝiungnuoj. Estis tiam kiam je elekto esti ekzekutita aŭ kastrita, li elektis tion laste menciita por finigi sian historian verkon. Kvankam li estas universale memorata pro la Registroj, survivantaj verkoj indikas, ke li estis ankaŭ talentohava poeto kaj prozisto, kaj li ludis gravan rolon en la kreado de la kalendaro Taiĉu, kiu estis oficiale proklamita en la jaro 104 a.n.e.
Kiel lia posteno en la imperia kortego estis "Granda Historiisto" (tàishǐ 太史, varie tradukita kiel kortega historiisto, skribisto aŭ astronomo/astrologo), postaj generacioj atribuos al li la honoran titolon "Sinjoro Granda Historiisto" (Tàishǐ Gōng 太史公) pro sia monumenta verko, kvankam lia magnum opus (verkego) estis finkompletigita multajn jarojn post lia posteno kiel Granda Historiisto finis en misfortuno kaj post lia akcepto de punagado kontraŭ li, inklude enprizonigon, kastradon kaj submeton al servutecon. Li estis tre konscia pri la gravo de sia verko por la estonteco kaj ĝia rilato kun sia propra persona suferado. En la malantaŭparolo de la Registroj, li iel komparis sian universalan historion de Ĉinio al la siatempaj klasikaĵoj, nome Guoĝyu de Zuokiu Ming, Lisao de Qu Yuan, kaj la Militarto de Sun Bin,[3] indikante, ke ankaŭ ĉiuj tiuj verkistoj suferis grandajn personajn misfortunojn antaŭ tiuj porĉiamaj monumentaj verkoj atingu sukceson.