papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Silvestro (n. fine de la 3-a jarcento, eventuale en 292, m. la 31-an de decembro 335, latine Sylvester aŭ Silvester) estis kristana sanktulo kaj papo. Li estis papo Silvestro la 1-a dum 314-335, sekvinte post Sankta Miltiado sur la papa trono; lin mem sekvis Sankta Marko (Marcus). Li papiĝis en la jaro post la jura agnoskiĝo de Kristanismo far la imperiestroj Konstantino kaj Licinio (j. 313).
Silvestro la 1-a | ||
---|---|---|
33-a papo de la katolika eklezio | ||
Fresko anonima de la 12-a jarcento reprezentanta la “Donacon de Konstanteno” (Romo, Baziliko de Kvar Sanktuloj Kronitaj, latine Basilica Sanctorum Quattuor Coronatorum, en Laterano) | ||
Naskonomo | ? | |
Pontifiko | de 31-a de januaro? 314 | |
ĝis 31-a de decembro 335 | ||
Antaŭulo | sankta Miltiado | |
Sekvanto | sankta Marko | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 292? en Romo, Italio | |
Morto | 31-a de decembro 335 en Romo, Italio | |
Tombo | katakombo de Priscilla [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Sanktulo | ||
Festotago | 31-a de decembro | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Konstantino konstruigis por li plurajn konstruaĵojn, inter kiuj verŝajne la unua baziliko de Sankta Johano Laterano, kiu estis dum jarcentoj la ĉefa papa preĝejo. Silvestro sendis delegitojn al la Unua koncilio de Niceo en 325, la elstara eklezia okazaĵo de la epoko, kaj aktive partoprenis la polemikadon pri Arianismo. Laŭ la Donaco de Konstanteno la imperiestro donacis al Silvestro kiel papo politikan regrajton en Italio, sed la Donaco estis la fraŭda inventaĵo de mezepokaj papoj por rajtigi siajn militojn por Italio.
Kiel estas kutime ĉe multaj sanktuloj, oni festas ilian morto-tagon kiel "naskiĝotagon en la ĉielo": tial do en la eklezia kalendaro oni festas Silvestron je la 31-a de decembro, - en multaj landoj oni nomas tiun tagon, kaj la novjarajn festojn, "Silvestro".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.