From Wikipedia, the free encyclopedia
Silene stenophylla estas aktuala specio de floranta planto en la botanika familio de kariofilacoj, en la genro Silene. Ĝi kreskas en la tundro de ekstremorienta Siberio. La planto tipe altas 5 ĝis 25 cm, havas mallarĝajn foliojn kaj grandan kalikon.[1] Ĝi burĝonas dum la somero kaj havas blankajn aŭ siringokolorajn petalojn incizitajn.
Silene stenophylla | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Silene stenophylla Ledeb., (1842) | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
En 2007, oni malkovris frostigitajn semojn de S. stenophylla en la Kolima regiono de Siberio, kie la planto ankoraŭ floras.[2] Uzante radiokarbona datumado, oni taksis la aĝon de la semoj inter 20 000 kaj 40 000 jara, do el la epoko Pleistocena.[2] Oni kredis ke tersciuroj enterigis la semojn.[2] La embrioj estis difektitaj, eble pro la agado de la sciuroj.[2]
En 2012, rusaj sciencistoj sukcesis generi novajn plantojn el placenta materialo frostigita antaŭ pli ol 30 000 jaroj.[3][4][5] La regenerado ne estas sendepende konfirmita ĝis nun.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.