From Wikipedia, the free encyclopedia
Silĉar, bengale: শিলচর estas urbego, municipo en orienta Barato, en subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de distrikto. Ĝi gajnis la kromnomon "Insulo de Paco" de Indira Gandhi.
La loknomo venis de du vortoj "ŝil" kaj "ĉar" kun la signifo "roko" kaj "bordo/insulo" respektive.
En 2011 municipo Silĉar havis 172 830 da loĝantoj kun legopovo 82%, pli alte, ol la landa averaĝo.
Silĉar situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la plej suda parto de Asamo en averaĝa alteco de 35 metrojn. Imfalo troviĝas 116, Ajzolo kaj Ŝilongo po 123, Dimapur 142, Kohimo 162, Agartala 188, Kolkato 515, tutlanda ĉefurbo Delhio 1602, Mumbajo 2158 kilometrojn (aere) .
En tiu loko la britoj establis Silĉar en 1832, la municipon en 1899. La urbo travivis grandan inundon en 1929 pro la senĉesaj pluvoj kaj sismojn en 1869, 1947 kaj 1957. En 1961 okazis sangaj kolizioj pro lingva afero, en kiu 11 homoj estis pafmortigitaj de la polico.
En Silĉar la historia okupiĝo estis prilaborado de teoj. Nun la urbego estas signifa komerca centro. La plej grava produkto estas la papero, sed multaj estas metiistoj pri kanoj kaj bambuoj.
En Silĉar la oftaj lingvoj estas la bengala (92%), la hindia (5,5%) kaj manipura lingvo (2%).
En Silĉar (aŭ en ties proksimeco) universitato, altlernejoj kaj instituto funkcias.
En Silĉar vivis en 2011 hinduoj (86%), islamanoj (12%), iomete ankaŭ aliaj.
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Silĉar situas ĉe limo de tropika klimato (Am) kaj humida subtropika klimato (Cwa) kun influo de musono. La temperaturo varias en la jaro inter 25-30 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 3106 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musono tre ofte inter majo-septembro.
Silĉar havas stacidomon, kie finiĝas la fervoja linio, sed ĉe la alia flanko ĝi estas ligita al la landa reto. 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. 2 pontoj kaj aparta fervoja ponto helpas la trafikon. La propra flughaveno situas 22 kilometrojn de Silĉar.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.