From Wikipedia, the free encyclopedia
Sight & Sound estas brita ĉiumonata prikina gazeto publikigita de la British Film Institute (BFI) kiu ellaboras ĉiujn dek jarojn The Best Film List, la liston kun la plej bonaj filmoj, inkluzive de la plej grandaj dokumentaj filmoj ĉiutempaj.
Sight & Sound | ||
---|---|---|
revuo | ||
Komenco | 1932 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Sight & Sound estis unuafoje publikigita en 1932 kaj en 1934 la administrado de la gazeto estis transpasita al la ĵus naskita BFI, kiu ankoraŭ publikigas la gazeton nuntempe. Sight & Sound estis publikigita trimonate dum plej el sia historio ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj, krom mallongdaŭra funkciado kiel ĉiumonata publikaĵo en la komenco de la 1950-aj jaroj, sed en 1991 ĝi kuniĝis kun alia publikaĵo de la BFI, nome la Monthly Film Bulletin, kaj ekaperis ĉiumonate. La gazeto estis eldonita de Gavin Lambert el 1949 al 1955, kaj el 1956 al 1990 de Penelope Houston. La relanĉa eldonisto estis Philip Dodd. Ĝi estas nuntempe eldonita de Nick James. La gazeto revizias ĉiujn filmojn publikigitajn ĉiumonate, inklude tiujn kun limigita (artokino) disvastigo, male al plej kingazetoj kiuj koncentriĝas al tiuj filmoj kun ĝenerala disvastigo. Sight & Sound prezentas kompletan aktor- kaj teknikist-liston por ĉiu reviziita filmo.
Ĉiun jardekon, Sight & Sound petas al internacia grupo de kinprofesiuloj voĉdoni por siaj plej grandaj filmoj de ĉiuj tempoj. Al kritikistoj oni petas fari unuarangan liston. Ekde 1992 reĝisoroj estis invititaj partopreni en separata enketo. La individuaj rezultoj estas eklektikaj; en la enketo de 2002, 885 diversaj filmoj ricevis almenaŭ unu mencion el unu voĉdoninto. Eĉ la plej unuranĝaĵoj havis siajn limojn. En 2002, kaj kritikistoj kaj reĝisoroj selektis filmojn de Stanley Kubrick en siaj unuaj rangoj; tamen, la kritikistoj elektis 2001: A Space Odyssey, dum la reĝisoroj preferis Dr. Strangelove. La laŭdoj faritaj de Sight & Sound iĝis unu el plej gravaj el la enketoj pri "la plej grandaj filmoj". Roger Ebert priskribis ĝin kiel "by far the most respected of the countless polls of great movies - the only one most serious movie people take seriously" (klare la plej respektita el la sennombraj enketoj pri plej grandaj filmoj - la unika kiun plej serioza filmoŝatantaro konsideras serioze).[1] La unua enketo, en 1952, montris unuarange la filmon Bicikloŝtelistoj. La kvin sekvaj enketoj (1962–2002) montris venkon de Citizen Kane (kio finis la 13an en 1952), dum Vertigo ricevis plej voĉdonojn en 2012.[2] Nur La Règle du jeu aperis en ĉiuj sep el la jardekaj enketoj fare de la gazeto. Inter la reĝisoroj kiuj partoprenis en 2012 estas Quentin Tarantino, Martin Scorsese, Ken Loach kaj Francis Ford Coppola.
Sight & Sound estis foje celo de kritikoj, ĉefe el Raymond Durgnat, kiu ofte akuzis ĝin pro elitismo, puritanismo kaj snobeco, kvankam li fakte verkis por la gzeto en la 1950-aj jaroj, kaj denove en la 1990-aj jaroj.[3][4] La uzona simila gazeto estas the Film Comment, nome gazeto publikigita de la Film Society of Lincoln Center en Novjorko.[5]
Aperis nova regulo por tiu baloto: rilataj filmoj kiuj estas konsiderataj parto de pli granda tuto (ekz. The Godfather kaj The Godfather Part II, La Trikolora Trilogio kaj la Dekalogo de Krzysztof Kieslowski, aŭ la Apu trilogio de Satyajit Ray) estos traktataj kiel separataj filmoj por voĉdonaj celoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.