Sighetu Marmației
urbo en nuna Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sighetu Marmației [sigetu marmaciej] (hungare: Máramarossziget [maramaroŝsiget], germane: Sighet siget) estas urbo en distrikto Maramureș en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de la Maramureș-montaro en la Maramureș-baseno, ĉe la enfluejo de Iza en Tison. Ĝi estas fervoja kaj publikvoja nodo. Administre apartenas al ĝi Iapa, Lazu Baciulu, Șugău, Valea Cufundoasă, Valea Hotarului.
Rapidaj faktoj municipo de Rumanio • limurbo, Ĝemelurboj ...
Sighetu Marmației | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
municipo de Rumanio • limurbo | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Maramureș | ||||
Alinome | Máramarossziget (hungare), Sighet (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Máramaros | ||||
Situo | 47° 55′ N, 23° 53′ O (mapo)47.91666666666723.883333333333 | ||||
| |||||
Alto super maro | 274 m | ||||
Poŝtkodo | 435500 | ||||
Loĝantaro | 37,640 (en 2011; 41.220 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 196559 | ||||
Fermi
Sighetu Marmației situas sur la maldekstra bordo de Tiso; aliflanke situas Solotvino en Ukrainio. La urbo havas fervojan stacion kun ligoj al Vișeu de Jos kaj Kluĵo; en la urbo kuniĝas la naciaj vojoj DN18 kaj DN19.