Kolomeo
urbo en Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kolomeo (ukraine Коломия, Kolomija, pole Kołomyja) estas urbo en la nuna Ivano-Frankivska provinco de Ukrainio je ambaŭ bordoj de rivero Prut. Nun ĝi havas proksimume 60 000 loĝantojn. Unue la urbo estis menciita en galiciaj kronikoj en 1241. De 1405 ĝi havas urbajn rajtojn laŭ la Magdeburga juro. Ĝis la Dua Mondmilito en la urbo vivis precipe poloj kaj judoj - anoj de ambaŭ grupoj en la milito estis amasmurditaj, kaj la travivintaj poloj post la militofino estis perforte translokigitaj al Pollando.
Rapidaj faktoj urbo de provinca signifo • setlejo, Administrado ...
Kolomeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de provinca signifo • setlejo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 77212 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 61 269 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 505 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 31′ N, 25° 2′ O (mapo)48.51666666666725.033333333333 [+] | ||||
Alto | 300 m [+] | ||||
Areo | 40,72 km² (4 072 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kolomyia [+] | |||||
Fermi
En Kolomeo interalie loĝis la ukrainaj verkistoj Vasil Stefanik kaj Ivan Franko. En la urbo funkcias la tutmonde ununura muzeo de paskaj ovoj.