Sidney Lumet
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sidney Arthur LUMET (25a de Junio, 1924 – 9a de Aprilo, 2011) estis usona kin-reĝisoro, produktoro kaj scenaristo kun ĉirkaŭ 50 filmon en sia listo. Li estis nomumita kvin fojojn por la Oskar-premioj: kvar por Plej Bonkvalita Reĝisoro pro 12 Angry Men (1957), Dog Day Afternoon (1975), Network (1976), kaj The Verdict (1982) kaj unu por la Plej Bonkvalita Adaptita Scenaro pro Prince of the City (1981). Li ne ricevis individuan Oskar-premion, sed ja ricevis Honoran Oskaron, kaj 14 el liaj filmoj estis nomumitaj por Oskaroj, kiel Network, kiu estis nomumita por dek kaj atingis kvar.
Laŭ The Encyclopedia of Hollywood Lumet estis unu el la plej fruktodonaj filmistoj de la moderna epoko, kaj reĝisoris pli ol unu filmon jare averaĝe ekde sia reĝisora debuto en 1957.[1] Turner Classic Movies notas siajn "fortan reĝisorecon de aktoroj", "forteca historirakontemo" kaj la "socia realismo" en sia plej bonkvalita verkaro.[2] Kinkritikisto Roger Ebert priskribis lin kiel "unu el la plej fajnaj profesiuloj kaj plej varmaj humanistoj inter ĉiuj kinreĝisoroj."[3] Lumet estis konata ankaŭ kiel "reĝisoro de aktoroj," laborante kun la plej bonkvalitaj el ili dum sia kariero, probable pli ol "ajna alia reĝisoro."[4] Sean Connery, kiu aktoris en kvin el liaj filmoj, konsideris lin unu el liaj preferataj reĝisoroj.[5]
Membro de la inaŭgura kurso en la novjorka Actors Studio,[6] Lumet komencis sian reĝisoran karieron en produktaĵoj de Off-Broadway, poste iĝis tre alte efika TV reĝisoro. Lia unua filmo, 12 Angry Men (1957), estis prikortuma drama filmo centrita en intensa ĵuria debato. Lumet poste dividis siajn energiojn inter politikaj kaj sociaj dramaj filmoj, same kiel por adaptoj de literaturaj teatraĵoj kaj romanoj, novjorkaj nigraj komedioj, kaj realismaj krimdramoj, kiel Serpico kaj Prince of the City. Kiel rezulto de la reĝisorado de 12 Angry Men, li estis responsa ankaŭ pri la estreco de la tajdo de reĝisoroj kiuj faris sukcesan transiron el televido al filmoj.[7]
En 2005 Lumet ricevis Oskar-premion por Vivodaŭra Atingo pro siaj "brilaj servoj al scenaristoj, distristoj kaj al la kinarto." Du jarojn poste li konkludis sian karieron per la laŭdata dramo Before the Devil Knows You're Dead (2007). Kelkajn monatojn post la morto de Lumet en Aprilo 2011, retrospektiva celebro de lia verkaro okazis en la Novjorka Lincoln Center kun partopreno de nombraj prelegantoj kaj kinsteluloj.[8] En 2015 Nancy Buirski reĝisoris By Sidney Lumet, nome dokumenta filmo pri lia kariero,[9][10] kaj en Januaro 2017 PBS dediĉis epizodon de la serio American Masters al la vivo de Lumet kiel reĝisoro.[11][12]
Entute li reĝisoris 43 filmojn, li partoprenis en aliaj du filmoj kiel aktoro, en epizodoj de dudek unu serioj, kiel aktoro en dek teatroproduktaĵoj, kaj kiel reĝisoro en aliaj tri.