Siberia piceo (Picea obovata) estas piceo, hejma en Siberio, ekde Uralo oriente de Magadana provinco, kaj ekde la arkta arbolinio suden ĝis Altajo en nordokcidenta Mongolujo.
Siberia piceo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Junaj siberiaj piceoj, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Rusujo. | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Picea obovata Ledeb. | ||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||
Picea abies ssp. obovata | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Priskribo kaj uzado
Ĝi estas mez-granda ĉiamverda arbo kreskante ĝis alteco de 15–35 m, kaj kun trunka diametro ĝis 1,5 m, kaj konusa arbokrono kun malsuprenpendantaj branĉetoj. La ŝosoj estas oranĝkolore brunaj, kun variable disa ĝis densa lanugeco. La folioj estas pinglecaj, 1–2 cm longaj, rombaj tranvers-sekce, brilante verdaj ĝis grize verdaj kun malokulfrapaj stomoj linioj; la folioj subtenante burĝonon estas diference anguligitaj je pli granda angulo ol la cetero de la folioj (rekonilo kiun samhavas nur du aŭ tri aliaj piceoj). La strobiloj estas cilindraj-konusaj, 5–10 cm longaj kaj 1,5–2 cm larĝaj, verdaj aŭ purpuraj, maturiĝante brilante brunaj 4–6 monatoj post polenado, kaj havas rigidajn, regule rondformajn skvamojn.
Tiu palearktisa specio estas grava arbo por konstruligno en Rusujo, la ligno estas uzata por ĝenerala konstruado kaj papero-farado. La folioj estas uzataj por fari picean bieron.
Siberi-piceaj strobilo-skvamoj estas nutraĵo por la raŭpoj de Cydia illutana ( Tortricidae ).
Taksonomio kaj sistematiko
Siberia piceo kaj ordinara piceo estas pruvintaj esti ekstreme genetikaj similaj kaj povas esti konsiderataj kiel du intense parencajn subspeciojn de Picea abies [1].
Siberia piceo grandskale hibridiĝas kun ordinara piceo kie la du specioj ( aŭ subspecioj ) renkontas sin en nordorienta Eŭropo; arboj tra vasta areo ekde ekstreme nordorienta Norvegujo kaj norda Suomujo okcidente de Uralo estas klasifikitaj kiel la hibridon Picea × fennica (Regel) Komarov ( aŭ P. abies subsp. ×fennica, se la du taksonoj estas konsiderataj subspeciojn ); ili diferencas de tipa P. obovata el la oriento de Uralo pri la ĉeesto de strobiloj kun malpli rondformaj, ofte triangule pintigitaj skvamoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.