From Wikipedia, the free encyclopedia
La Siberia lagopo aŭ Falcipeniso (Falcipennis falcipennis aŭ Dendragapus falcipennis) estas mezgranda birdo de la ordo kokoformaj kiu vivas en nordorienta Azio, nome en Siberio, de kie devenas la komunlingva nomo. Ĝi estas tre simila al la Kanada lagopo de Nordameriko, al kiu ĝi estas tre proksime rilata.
Siberia lagopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Siberia lagopo, masklo ceremonie
Siberia lagopo, ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falcipennis falcipennis (Hartlaub, 1855) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Siberia lagopo ĉefe loĝas en arbaroj de piceo, abio, lariko kaj pino. Ties teritorio estas pleja sudorienta Rusio en Siberio, kaj malgranda populacio iam loĝis en neloĝata malproksima nordorienta Ĉinio, kie ili estas probable formortintaj. Temas pri teritorio en la malgranda Ŝingan-montaro kaj malsupra baseno de la rivero Hejlongĝjango de nordorienta Ĉinio. Ĉefe ili vivas en la regiono inter la supra baseno de la rivero Leno kaj la rivero Usuli kaj Saĥaleno.
Ĝiaj flugplumoj aspektas falĉile.
La plumoj de la birdino tre similas al tiuj de la virbirdo, sed estas multe pli malhela kaj bruneca.
Por la reprodukta sezono la masklo faras memmontradajn ceremoniojn kiuj montras la ĉefajn karakterojn. Temas pri nigreca birdo kiu havas la subajn partojn tre markatajn per blankaj makuloj disponitaj horizontale el suba brusto suben. En dorso estas pli malgrandaj kaj pli malabundaj blankaj markoj. La vosto estas malhelbruna al nigreca kun rimarkindaj blankaj plumopintoj. La brusto kaj la kapo estas nigraj, sed en la kapo videblas tre markata ruĝa superokula marko kaj blanka traokula strio.
La Siberia lagopo falcipenisoj vivas en abiaroj, picearoj kaj falfoliaj pinaroj, kie kreskas ankaŭ rubusoj, riboj kaj aliaj berodonaj arbedoj kaj herboj, aŭ en montaj arbaroj inter kampoj kaj herbejoj.
Ili vivas unuope, manĝas ĉefe vegetaĵojn inkl. de ŝosoj, burĝonoj, semoj, beroj k.a.
La nesto estas konstruita surgrunde per pajloj, bastonetoj kaj tigetoj. La ino demetas ĉirkaŭ 6 vojn kremokolorajn iom punktecajn.
La Siberia lagopo estas klasata kiel Tutmonde Minacata fare de Birdlife International pro habitatoperdo kaŭzata de pliiĝanta espluatado de arbaroj kaj pro arbarincendioj. Konservoklopodoj gravas por malpliigi la riskon de tiu palearktisa specio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.