irlanda verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Joseph Thomas Sheridan Le Fanu (Dublino, 28a de aŭgusto 1814 - samloke, 7a de februaro 1873) estis irlanda verkisto de hororaj rakontoj kaj romanoj. Liaj historioj pri fantomoj estas unu de la fruaj ekzemploj de la horora ĝenro en sia moderna formo, en kiu, kiel en lia rakonto "Schalken la pentristo", ne ĉiam venkas virto nek oni proponas facilan klarigon de la supernaturaj fenomenoj.
Sheridan Le Fanu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Sheridan Le Fanu | |||||
Naskonomo | Joseph Thomas Sheridan Le Fanu | ||||
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1814 en Dublino | ||||
Morto | 7-an de februaro 1873 (58-jaraĝa) en Dublino | ||||
Tombo | Mount Jerome Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Brita imperio vd | ||||
Alma mater | Kolegio Triunuo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Thomas Philip Le Fanu (en) vd | ||||
Patrino | Emma Lucretia Dobbin (en) vd | ||||
Edz(in)o | Susan Bennett (en) (1844–) vd | ||||
Infanoj | Thomas Philip Le Fanu (en) , Emma Lucretia Le Fanu (en) , Eleanor Le Fanu (en) , George Brinsley Le Fanu (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | kola vd | ||||
Okupo | advokato ĵurnalisto verkisto juristo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Countess Mircalla Karnstein ❦ Uncle Silas ❦ Carmilla vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sheridan Le Fanu naskiĝis ene de familio de antaŭuloj hugenotoj, en kiu estis kelkaj parencoj verkistoj. Li studis juron en la Kolegio Triunuo de Dublino, sed translokiĝis al ĵurnalismo. El 1861 ĝis 1869, li eldonis la Dublin University Magazine, kiu publikigis multajn liajn verkojn, normale laŭ partoj. Li apartenis al la redakcio de kelkaj gazetoj, inter kiuj la menciita Dublin University Magazine kaj la Dublin Evening Mail, ĝis sia morto.
Li specialiĝis en la kreado de misteraj atmosferoj. La legado de noveloj kiel Carmilla pri vampirino, ŝajne ege influis super Bram Stoker por lia Drakulo. Aliflanke unu de liaj unuaj verkoj, nome "Un epizodo en la historio de la familio Tyrone" (1839), eble estis inspiro por Wuthering Heights, de Emily Brontë.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.