unua bato de ludanto en diversaj rakedludoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Serviro[1] aŭ ekbato estas la unua bato de ludanto en diversaj pilkludoj. Plejofte oni ludas per rakedo. Tiaj sportoj kun ekbatoj povas esti interalie teniso, tabloteniso, badmintono kaj skvaŝo. Dum tenismatĉo oni rajtas unufofe misbati sen tio estas poento por la kontraŭulo.
Tamen ankaŭ en la sportaj disciplinoj flugpilko respektive volejbalo kaj pugnopilko konatas ekbatoj de la pilkoj, ankaŭ tie nomataj serviro, kvankam la tekniko estas tute alia. Tie la signife pli granda pilko laŭvorte batiĝas per la manplato de teamano en volejbalo respektive per la pugno de teamano en pugnopilko, komencante la ludadon, kaj tiam laŭ difinitaj reguloj teniĝas en la aero per la du teamoj, ĝis la pilko tuŝas la grundon, moviĝas ekster la ludeja kadro aŭ haltiĝas per la centra reto inter la du teamoj. Kontrasta al tio, en futbalo la ekludado ne okazas per bato, sed per enĵeto de la pilko, do tiu enĵeto ne nomeblas serviro, kaj ankaŭ en (herbeja) hokeo aŭ glacihokeo, la ekludado per batoj de bastonoj tradicie ne nomiĝas serviro, ĉar la unua bato de bastono ne diferencas al ĉiuj aliaj batoj de bastonoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.