From Wikipedia, the free encyclopedia
10° 0′ 59″ N 72° 57′ 28″ U (mapo)
La Serranía del Perijá, Montaro Periĥaa aŭ Montaro Perihaa, nomata en Venezuelo ankaŭ Sierra de Perijá, estas la branĉo plej norda de la Andoj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Serranía de los Motilones en ties suda parto, kaj inkludas aliajn montarojn kiaj Valledupar kaj Oka.[1]
La montaro markas gravan eron de la landlimo inter Kolombio kaj Venezuelo, ĉe la kolombiaj departementoj Norda Santandero, Cesar kaj La Guajira okcidente kaj la venezuela subŝtato Zulia oriente. La orienta flanko apartenas al la baseno de la Lago Marakajbo kie elfluas la rivero Katatumbo. La okcidenta flanko korespondas ĉefe al la baseno de la rivero Cesar, kiu elfluas en la rivero Magdalena.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.