ukraina atleto From Wikipedia, the free encyclopedia
Sergej BUBKA (ukraine Сергий Бубка; la 4-an de decembro 1963, en Luhansko, Ukraina SSR, Sovetunio) estas iama ukraina atleto kiu reprezentis Sovetunion ĝis ĝia dissolvo en 1991, olimpka ĉampiono (Seulo 1988), sesfoje sinsekva mondĉampiono (Helsinko 1983 - Ateno 1997) pli ol ajna alia atleto en la historio kaj la mondrekordulo en la stangosalto. Konsiderita unu el la plej bonaj atletoj iam ajn, en 2012 li estis unu el 24 atletoj induktitaj kiel inaŭguraj membroj de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj Halo de Famo [1].
Sergij Bubka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Сергі́й Наза́рович Бу́бка |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1963 (60-jaraĝa) en Luhansko |
Ŝtataneco | Ukrainio (1993–) Sovetunio (–1993) |
Alma mater | National University of Physical Education and Sport of Ukraine (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Vasiliy Bubka (en) |
Infano | Sergei Bubka (en) |
Okupo | |
Okupo | stangoaltosaltisto atleto politikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.sergeybubka.com/ |
Bubka superis la mondan rekordon 35 fojojn (17 fojojn la rekordon en malferma stadiono kaj 18 fojojn la rekordon en fermita halo) [2]. Li estis la unua stangosaltisto kiu pasis altecon de ses metroj [3]. Ĝis septembro 2020 li tenis la mondan rekordon en stangosalto en malferma stadiono - 6,14 m. Lia endoma rekordo staras je 6.15 metroj (la tria en lia klaso), kiun li tenis kiel monda rekordo de 1993 ĝis 2014 [4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.