Semera
From Wikipedia, the free encyclopedia
Semera aŭ Samera (en Geeza lingvo: ሰመራ) estas tute nova urbo ĉe la aŭtoŝoseo inter Aŭaŝ (centra Etiopio) kaj Asab (plej sudorienta Eritreo) en nordorienta Etiopio, planita por anstataŭi Asaita kiel ĉefurbo de la Regiono Afaro. Situa en la Administracia Zono 1a, Semera havas latitudon kaj longitudon de 11°47′32″N 41°0′31″E. Unu el la kompletigitaj konstruaĵoj de Samera estas la Sanscienca Altlernejo de la Semera Universitato, kiu ekfunnkciis en 2007.[1]
Semera | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 687 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 48′ N, 41° 1′ O (mapo)11.792241.0086 [+] | ||
Alto | 433 m [+] | ||
Horzono | Orient-Afrika Horzono [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Semera [+] | |||
En 2006 la gvidlibro de Lonely Planet priskribis Semera kiel mikso de provizoraj kabanoj, modernaj apartamentaroj kaj simplaj administraciaj konstruaĵoj, nome mikroskopa versio de Brazilio senkongrue meze de la dezerto.[2]
La areo ricevas servojn el la Semera Flughaveno, kiu havas regulajn flugojn al Adisabebo.