komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Selma | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Moësa |
Komunumaro | Calanca |
Koordinatoj | 46° 19′ 0″ N 9° 7′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 38 |
Areo | 2,91 km² |
Alteco | 977 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6545 |
Komunumkodo | 3811 |
Selma estas komunumo de la komunumaro Calanca kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 38 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Selma situas en la mezo de la Valo de Calanca ĉe la orienta bordo de la rivero Calancasca. Kun nur 38 loĝantoj ĝi estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de Kantono Grizono, tamen ĝiaj civitanoj deziras konservi la politikan sendependecon. Al Selma apartenas ankaŭ la frakcio Bersach sur alteco de 1322 m s.m. sur teraso oriente de la vilaĝo.
La komunumo Selma limas en nordo al Cauco, en oriento al Santa Maria in Calanca, en sudo al Braggio, kaj en okcidento al Arvigo.
Selma situas kiel la tuta Valo de Calanca flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la vilaĝo pasas la vala vojo de Grono al Rossa. Per la poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas sur tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Selma aertelfero kondukas al la vilaĝeto Landarenca, al kiu krom la aertelfero nur kondukas dekliva piedpado.
Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Selma estis parto de la tribunalkomunumo Calanca, post ties divido en 1796 al la interna flago. En 1851 ĝi fariĝis memstara politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa. En la 18-a kaj la 19-a jarcento multaj loĝantoj pro ekonomiaj kialoj elmigris al Francio kiel vitrofaristo, kaj Aŭstrio kaj Germanio kiel peĉovendistoj. Nuntempe la komunumo vivas de agrikulturo kaj modesta turismo. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.