Sekurigo de la ŝtatlimo de Ĉeĥoslovakio dum la malvarma milito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sur la limo de komunisma Ĉeĥoslovakio, ĉefe laŭlonge laŭ la limo kun Federacia respubliko Germanio kaj la neŭtra Aŭstrio estiĝis dum periodo de la malvarma milito sistemo de obstakloj, kiuj funkciis ĝis la jaro 1989. La obstakloj malebligis al elmigrado de la civitanoj de Ĉeĥoslovakio al Okcidento, sed fare de la tiama propagando ili estis priskribataj kiel barilo kontraŭ infiltriĝo de la malamikaj agentoj.