Sejtano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sejtano estas origine azia manĝaĵo farita el gluteno, la ĉefa proteino de la tritiko. Oni faras sejtanon per lavado de tritika pasto per akvo ĝis ĉiuj amelaj granuloj estas forigitaj, lasante la glueco nesolveblan glutenon kiel elasta maso, kiu poste kuiriĝas antaŭ ol manĝi.[1] Ekde la 20-a jarcento ĝi ankaŭ popularas en la okcidenta mondo pro la vegetarisma movado. Sejtano estas alternativo por sojfabaĵoj kiel tofuo, kiuj foje estas uzataj kiel viandaj anstataŭantoj. Iuj specoj de tritika gluteno havas malhelan teksturon, kiu similas al viando pli ol aliaj anstataŭantoj. Ofte oni uzas sejtanon anstataŭ viando en aziaj, vegetaraj, budhismaj kaj makrobiotikaj kuirartoj. Anas-imitaĵo estas ofta uzo de sejtano. La proteinoj de sejtano estas malalt-kvalita pro manko de lizino, kiu estas nepra amioacido.[2][3]
Por produkti ĝin, oni bolas la glutenon en dekoktaĵo el sojsaŭco, algoj kaj spicoj.