From Wikipedia, the free encyclopedia
Sebastian Giovinco (prononco [seˈbastjan dʒoˈvinko]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 26-an de januaro 1987 en Torino, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2007 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino, interrompite de du jaroj da pruntiĝo al la kluboj de Empoli kaj Parma, kaj de plia sezono (2011-2012) da plenmembreco en la parma teamo. Antaŭe jam ekde la jaro 1996, do naŭjara, estis membro de la junulaj teamoj de Juventus.
Sebastian Giovinco | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1987 (37-jaraĝa) en Torino |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Krome Sebastian Giovinco ekde la jaro 2011 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.