From Wikipedia, the free encyclopedia
Sebastian BRANT [sebastjan brant] (* 1457 en Strasburgo, † la 10-an de majo 1521 samloke) estis germana verkisto.
Sebastian Brandt (1457-1521) | ||
---|---|---|
germana verkisto | ||
Persona informo | ||
Sebastian Brant | ||
Naskiĝo | 1457 en Strasburgo, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 10-a de Majo 1521 en Strasburgo, Sankta Romia Imperio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | Mezepoka latino • mezaltgermana vd | |
Alma mater | Universitato de Bazelo | |
Familio | ||
Edz(in)o | Elisabeth Bürgis (en) (1485–) vd | |
Infanoj | Onophrius Brant (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto filozofo poeto-juristo kantotekstisto verkisto vd | |
Aktiva en | Bazelo • Strasburgo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Stultifera navis vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La filo de gastejestro ekde 1475 studis juron en Bazelo, en 1489 li tie doktoriĝis kaj en 1496 li akiris profesoran postenon. En la jaro 1503 li fariĝis urba skribisto, t.e. la plej alta rango de urba oficisto. La germana imperiestro Maksimiliano la 1-a finfine donis al li la rangon de konsilisto kaj palatino.
El la verkaro de Brant plej famas Das Narrenschiff (La stultula ŝipo, 1494), burleska satiro kritikanta la tiutempan socion. La protagonistoj, 111 stultuloj, vojaĝantaj ŝipe al la stultula lando Narragonien, prezentas la malsaĝecon kaj la malvirtojn de ĉiuj tavoloj de la tiama socio. En la libro abundas proverboj kaj lignegravuritaj ilustraĵoj, kiuj plejgrandparte supozeble estas faritaj de Durero.
La granda sukceso de tiu ĉi verko elvokis aron da tradukoj, imitoj kaj adaptaĵoj. Nuntempe Brant estas rigardata la fondinto de la burlesko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.