From Wikipedia, the free encyclopedia
Scrooge McDuck [SKRUĜ makDAK] - esperantigebla Skruĝo MekAnaso aŭ MakAnaso - estas bildstria figuro, kreita en 1947 fare de Carl Barks kaj licencata fare de The Walt Disney Company. Li estas homforma anaso, kiel plejparto de la kreaĵoj de Barks. Lia plumaro estas blanka, sed lia beko, liaj gamboj kaj liaj piedoj estas flavaj. Li ofte surkaphavas nigran cilindran ĉapelon, kaj ĉiam surnazhavas naz-binoklon, surpiedhavas gamaŝojn.
Scrooge McDuck | |
---|---|
Scrooge McDuck, la plej riĉa anaso en la mondo fare de Carl Barks | |
antropomorfa anaso • rolulo en bildliteraturo • movbilda persono • fikciulo en televida serio • filma rolulo • rolulo de videoludo • rolulo en la kerna Disney-universo | |
Kreita de | Carl Barks |
Verko | Mickey's Once Upon a Christmas DuckTales Christmas on Bear Mountain Back to the Klondike Vivo kaj Datoj de Scrooge McDuck Donald Duck and urban climbers Disney Dreamlight Valley |
Voĉigita de | Dallas McKennon (1960)[1] Bill Thompson (1967) Will Ryan (1987) Alan Young (1974-present)[2] |
Informoj | |
Kaŝnomo | Ebenezer Scrooge |
Eble sama | Cartola Mascarado |
Sekso | vira |
Specio | antropomorfa anaso |
Nacieco | skota |
Posedaĵo | Money Bin, Number One Dime, McDuck building, Manor McDuck, McDuck Mansion |
Ekipita per | Cilindro, Nazumo, Redingoto, spats, promenbastono |
Loĝloko | Anasurbo |
Okupo | komerca magnato • aventuristo • trezorserĉisto |
Patro | Fergus McDuck |
Patrino | Downy O'Drake |
Gefratoj | Hortense McDuck • Matilda McDuck • Gideon McDuck • Rumpus McFowl |
Kunulo | Goldie O'Gilt • Brigitta MacBridge |
Infanoj | Webby Vanderquack |
Parencoj | Donald Duck (nevo) Huey, Dewey kaj Louie (pranevoj) Ludwig Von Drake (bofrato) |
Li estas konata, ĉar li estas en la rakontoj pri homformaj anasoj "la homo/anaso la plej riĉa en la mondo". Plie li estis avara, maldonema. Lia nacieco estas skota, sed li vivas en Usono (pro sia praulo Sinjoro Duncan McDuck) ekde - oficiale - la jaro 1902. Antaŭe, li trairis tra la mondo, ĉefe en Klondike, dum la Alaska orimpetego de 1896-1899. Solaj rektaj parencoj laŭ la verkaro de Walt Disney kaj Carl Barks estas la nevo Donald Duck, la pranevoj Hui, Dui kaj Lui, kaj la bofrato Ludwig Von Drake.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.