Sciegula simptomaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sciegula simptomaro estas vorto uzata por karakterizi homojn, kiuj havas eksterordinarajn mensajn kapablojn en kelkaj kampoj, sed ankaŭ gravajn mensajn malkapablojn aŭ handikapojn en multaj aliaj kampoj. En multaj lingvoj oni nomas ĝin Savant-sindromo, laŭ la franca vorto savant, kiu signifas erudiciulo, klerulo, scienculo, kaj adjektive lerta aŭ sperta. Laŭ esploristo Darold Treffert ĝi povas esti denaska aŭ akirigita.[1]
Temas pri kondiĉo ofte kunligita al aŭtismo. Laŭ Darold Treffert estas duono de la scieguloj aŭtismuloj; alia duona havas alian misformon, ekzemple mentala retardeco aŭ cerba lezio aŭ traŭmato. Li ne ligas aŭtismon kun sciegula simptomaro. Estas aliaj esploristoj, kiuj ligas ilin,[2] kaj estas, kiuj refutas iujn propoziciojn, aŭ la simptomaron mem.[3]