La Schloss Alsbach [prononco "Ŝlos Alsbaĥ"] en Alsbach-Hähnlein (federacia lando Hesio de Germanio) estas ruino de mezepoka burgo sur flankaĵo de la monto Melibokus rande de la mezalta montaroOdenvaldo. Ĝi apartenas al la regiono Bergstraße [prononco "Berkŝtrase"] (monta vojo), kiu inter la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude signas la limon inter montara pejzaĝo de la Odenvaldo oriente kaj vasta ebenaĵo dominita de la rivero Rejno okcidente. Koresponde ankaŭ la rigardo de la ruino okcidente tra la ebenaĵo panorame kaptas lokojn en plurdekkilometra distanco, dum oriente videblas la deklivoj de la monto Melibokus kaj ne pli ol iuj pliaj montoj dense kovritaj per arboj. La nomo "Schloss", kastelo, iom misgvidas: Klare temas pri mezepoka fortikaĵo, burgo, kies historia nomo fakte estis Burg Bickenbach [prononco "Burk Biknbaĥ"].
Ĉe la historia "monta vojo" viciĝas multaj ruinoj de mezepokaj burgoj. La plej bone konservitaj "najbaroj" de la burgo Alsbach estas Schloss Auerbach en rekta distanco de 2,5 kilometroj sude kaj Burg Frankenstein (kiu inspiris la romanan rolulonFrankenŝtejno de Mary Shelley) en distanco de 7,5 kilometroj norde. Historie tamen norde ankoraŭ estis du pli proksimaj burgoj, Jossaburg 2 kilometrojn kaj Tannenburg 4 kilometrojn norde (ambaŭ en Seeheim-Jugenheim), kiuj tamen preskaŭ komplete detruiĝis.