komunumo de Hesio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Seeheim-Jugenheim estas komunumo en sudo de la federacia lando Hesio de Germanio. Ĝi ekestis el la antaŭe sendependaj komunumoj Seeheim kaj Jugenheim komence de 1977. La komunumo situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la distriktaro Darmstadt, dek kilometrojn sude de la distrikta ĉefurbo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 16 627 loĝantojn.
Seeheim-Jugenheim | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | |||||
Urborajtoj | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06257, 06151 (la plej norda parto Malchen) | |||||
Poŝtkodo | 64332-64342 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Oficiala Municipokodo | 06432022 | |||||
Subdivido | 5 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Olaf Kühn | |||||
Partio de komunumestro | senpartia | |||||
Adreso de la administrejo | Schulstraße 12 64342 Seeheim-Jugenheim | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 16627 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 46′ N, 8° 39′ O (mapo)49.7661111111118.6463888888889 | |||||
Alto super la marnivelo | 135 m | |||||
Areo | 28 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.seeheim-jugenheim.de/ | |||||
La komunuma teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.
Krom la loĝlokoj Seeheim (ĉ. 9000 loĝantoj) kaj Jugenheim (ĉ. 5000 loĝantoj) al la komunumo apartenas la vilaĝoj
Tuj okcidente de la urbo komenciĉas la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, tuj oriente komenciĝas la mezalta montaro Odenwald. Iom sude de la urbo elstaras la monto Melibokus.
En la plej norda parto de Seeheim-Jugenheim, nomata Malchen, borde de la monto Frankenstein kaj la samnoma Burg Frankenstein, vivas la esperantisto kaj pensiiĝinta instruisto Eki (Eckhard) Woite. Li ne nur estas engaĝita loka ekologia politikisto kaj unu el tri oficialaj reprezentantoj de la komunumoparto, sed precipe gvidas asocion de pluraj porinfanaj ekologiaj grupoj, en kiuj aktivas ankaŭ pliaj esperantistoj kaj iliaj infanoj, ekzemple Maria Merla, Remi Rudaitytė kaj Thomas Pusch. En Esperanto de Eckhard Woite interalie publikiĝis la eseo La Diabla Cirklo : Organizo kaj efikeco de la Esperanto-movado (Budapeŝto, 1991).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.