From Wikipedia, the free encyclopedia
Sceptro estas ornamita bastono aŭ stabeto, kiu simbolas potencon kaj dignecon de regantoj, uzata ĉe festoj.
Laŭ Francisko Azorín sceptro estas Luksa, valora bastono, arte prilaborita, uzata de regnestroj kiel signo de ilia indeco.[1] Li indikas etimologion el la greka skeptron (sceptro) kaj de tie la latina sceptrum.[2]
La sceptro estis praa simbolo ĉe grekoj kaj romianoj kaj diversaj tipoj eĉ ĉe la germanaj triboj (baculus, „longa bastono”; sceptrum, „mallonga bastono”).
Ĝia antaŭulo povis estis bastono de oldulo, stangeto de kuriero, hoka bastono de paŝtisto, poste el tio la episkopa bastono. La Karolidoj komence uzis longan bastonon, sed uzis ankaŭ la mallongan romian tipon. Surbaze de tio, oni uzis la du tipojn ekde la 10-a jc. ĉe la eŭropaj regantoj.
En plimulto de la eŭropaj landoj, la duan sceptron anstataŭis la regnoglobo, simbolizante la kosmon. La du tipoj de sceptro restis nur en Anglio, kiuj estas samlongaj sed unu havas fine krucon, la alia kolombon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.