Sauda Arabio
regno en la Araba Duoninsulo, bordanta la Persan Golfon kaj la Ruĝan Maron, apud Jemeno, Omano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro, Kuvajto, Irako, kaj Jordanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sauda Arabio aŭ Sauda Arabujo (arabe السعودية [as-Sa.u:di:ja]) estas lando en sud-okcidenta Azio, sur la Araba Duoninsulo (proksime al Afriko), kies plej parton okupas, ĉar la aliaj landoj nome Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno okupas nur la sudan kaj orientan (nekomplete) partojn de la duoninsulo; kvankam tio ne estas granda avantaĝo ĉar plej parto de la teritorio de Sauda Arabio estas dezerto. Krom la supre menciitaj landoj, Sauda Arabio limas ankaŭ kun Irako kaj Jordanio norde.
Temas pri unu el la plej riĉaj landoj en la mondo danke al ties produktado de nafto. Krome ĝi estas la naskiĝlando de Islamo.
La vorto "Sauda" venas de la nomo de la reĝa familio, kaj pro tio nur tiu ĉi lando, krom Liĥtenŝtejno, en la mondo havas nomon rilate al tio.
- E-nomo: (alternativaj nomoj) Sauda Arabio, Saud-Arabio; (oficiala plena nomo) Saudarabia Reĝlando.
- Nacia nomo: al-Mamlakat al-Arabijat as-Suudijah, المملكة العربية السعودية
- Administra divido: 13 emirlandoj aŭ provincoj: al-Bahah; al-Hudud aŝ-Ŝamalijah; al-Ĝaŭf; al-Madinah; al-Kasim; Riado (ar-Rijad); aŝ-Ŝarkijah (orienta); Asir; Hail; Ĝajzan; Mekao (Makkah); Naĵran; Tabuk.
- Urboj: Ĝido (Ĝiddah, 1.300 mil), Mekao (Mekka, 550 mil), at-Taif (300 mil), Medino (Medina, 290 mil).
- MNP: totala - 143 mlrd $; pokapa - 7.040 $.
- Eksporto: nafto, greno, daktiloj.
- Organizoj: UNO (1945), Araba Ligo (1945), Golfa Koopera Konsilo (1981).
- Ŝtatreligio: sunaismo.
- Historio: en nunaj limoj ĝi ekzistas de 1926, kiam unuiĝis princlandoj situantaj en Araba duoninsulo - Hiĝazo, Naĝdo kaj aliaj. Tiun batalon gajnis reganto de Naĝdo Abdul-Aziz bin Saud, kiu fariĝis reĝo de Sauda Arabio en 1932.
- Heredaĵo: Riado (moderna arkitekturo, Masmaka kastelo, Diraja), Mekko (Mekao) kaj Medino (islamaj sanktejoj), Ĝiddah (malnova urbo, muzeo), Hufuf (oazo, fortikaĵo Kasr Ibrahim).