Saskaĉevano
provinco de Kanado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Saskaĉevano estas la meza de la tri preriaj provincoj, inter Alberto kaj Manitobo, kaj inter la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Usono (Montano kaj Norda Dakoto). Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 1 132 505 loĝantoj sur areo de 651 900 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj
Saskaĉevano | |
---|---|
Alternativa nomo | Saskatchewan |
Plena nomo | Saskaĉevano |
| |
Devizo: Multis E Gentibus Vires (latina =: De multaj popoloj, forteco) | |
Oficialaj lingvoj | angla |
Floro | Okcidenta ruĝa lilio |
Arbo | Papera betulo |
Birdo | Pintvosta lagopo |
Ĉefurbo | Reĝino |
Plej granda urbo | Saskatuno |
Leŭtenanta guberniestro | Russell Mirasty (en 2024)
(ekde 18-a de julio 2019) |
Ĉefministro | Scott Moe (en 2024)
(ekde 2-a de februaro 2018) |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj | 14 6 |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
6-a rango 651 900 km² 591 670 km² 59 366 km² ({9,1%) |
Loĝantaro - Tuto (2021) - Loĝdenso |
6-a rango 1 132 505 2 po km² (9-a) |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$42 490 miliardoj (5-a) $42 742 (5-a) |
Aliĝo al Konfederacio | 1-a de septembro 1905 (Apartigita de la NOT) (9-a) |
Tempozono | UTC−06:00 (neniu ŝanĝo somere); ĉirkaŭaĵo de Lloydminster: UTC-07:00, ŝanĝas somere |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
SK CA-SK S |
Retejo | www.gov.sk.ca |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | |
Fermi
La nuna ĉefministro de Brita Kolumbio ekde la 2-a de februaro 2018 estas Scott Moe. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Russell Mirasty.
La nomo de la provinco, prononcata angle laŭ sistemo IFA [səsˈkætʃəwən], venas de la nomo de la rivero Saskaĉevano kies kria nomo kisiskāciwani-sīpiy (ᑭᓯᐢᑳᒋᐘᓂ ᓯᐱᐩ) signifas "rapide fluanta rivero".