Kria lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kria (krie: ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ Nēhiyawēwin, angle Cree, france Cri) estas la lingvo indiĝena la plej parolata en Kanado kun ĉirkaŭ 70 000 parolantoj.
Rapidaj faktoj lingvo • makrolingvo • moderna lingvo, Cree-Montagnais-Naskapi ...
Kria lingvo | ||||
ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ Nēhiyawēwin | ||||
lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Cree-Montagnais-Naskapi | ||||
Parolata en | Kanado | |||
Parolantoj | 10 875 | |||
Denaskaj parolantoj | 117,400 | |||
Skribo | Latina alfabeto, Kanadaj Indiĝenaj Silaboj | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Algia
| ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | Nordokcidentaj Teritorioj | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | cr | |||
ISO 639-3 | cre | |||
Glottolog | cree1271 | |||
Angla nomo | Cree | |||
Franca nomo | cri | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
Fermi
Malgraŭ la ne tre grandnombra parolantaro la parolejo de la lingvo etendiĝas tra ĉ. 60 longitudaj gradoj. Do aperis pluraj dialektoj, fonetike klasifikeblaj laŭ pluraj kriterioj, ekzemple:
- La longaj vokaloj ê kaj î parte estas apartaj fonemoj, parte kunfandiĝis.
- La orientaj dialektoj inter Labradoro kaj Ontario distingas inter š (ŝ) kaj s, la okcidentaj ne.
- La sono de retrofleksa "l", supozata en la pra-algonkina lingvo, disevoluis al diversaj sonoj en diversaj dialektoj.
Eblas klasi la dialektojn en naŭ grupojn, kiuj de okcidento al oriento estas:
- Kria preria (apartena al la ipsilona dialekto)
- Kria arbara (th-dialekto)
- Kria marĉa (n-dialekto), kies okcidenta varianto diferencas de la orienta per kunfandiĝo de š kaj s
- Kria alka (l-dialekto)
- Jakoba-Golfa Kria (ipsilona dialekto), kies norda varianto diferencas de la suda per la kunfandiĝo de ê kaj î, kiu tamen ne malhelpas interkomprenon
- Atikamekŭ (r-dialekto)
- Okcidenta Montara (l-dialekto)
- Inu (l-dialekto; foje nomata Orienta Montara)
- Naskapi (ipsilona dialekto)