Sanĥerib
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sanĥerib (akadlingve Śïn-ahhe-eriba, "la dio de la luno": "Sin donis fratojn anstataŭantajn") estis filo de Sargono la 2-a mortinta en batalo la antaŭan jaron 705 a.K., al kiu li surtrone posteulis ekde julio-aŭgusto 704 ĝis 681 a.K.
Sanĥerib | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | en Nimrud, Nov-Asiria Imperio | ||||
Morto | 22-an de oktobro 2001 (2001-10-22) en Ninivo, Nov-Asiria Imperio | ||||
Mortis per | Pikvundo vd | ||||
Ŝtataneco | Asirio Babilono vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | sargonida dinastio vd | ||||
Patro | Sargono la 2-a vd | ||||
Edz(in)o | Naki'a Zakutu vd | ||||
Infanoj | Asarĥaddon, Ashur-nadin-shumi (en) , Arda-Mulissu (en) vd | ||||
Parencoj | Shmaya (en) () Abtalion (en) () vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sanĥerib en la unuaj jaroj de sia regado konkeris Babilonon, kaj elektis kiel sidejon de sia imperio la urbon Ninivon, situintan najbare de la hodiaŭa Mosulo, kie li establigis faman “sen-egalan palacon” cititan ankaŭ en la Biblio (Libro de Jesaja 37, kaj en la duakanona libro de Tobit).
Sed lia renomo ligiĝas al lia sieĝo kontraŭ la urbo Jerusalemo, dum lia konkercela kampanjo de Palestino. En 701 a.K., la Juduja regno ribelis, estrita de la reĝo Ĥizkija kaj apogita de Egiptio. La juduja popolo rifuzis daŭrigi pagi jaran tributon al la perforta imperio. Tiam Sanĥerib penetris Palestinan teritorion kaj profitis por disrabi diversajn urbojn de juduja regno kaj eksieĝis Jerusalemon, sed baldaŭ revenis Ninivon, sen konkeri la urbon. Tiu fama evento estas memorigita de la sama Sanĥerib, de Herodoto kaj de iuj pasaĵoj de la Biblio (2 Reĝ 19, 35)
Laŭ la Biblio la sieĝo fiaskis ĉar la “anĝelo de Javeo” plonĝis kaj mortopikis 185.000 militistojn de la Asiria kampo. “En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asiroj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj”.
En la asiraj kronikoj, male, la sieĝo de Jerusalemo ne nur ne estis priskribita kiel kaŭzo de gravaj perdoj por la asiria armeo, sed eĉ ĝi estis transdonita kiel kompleta triumfo, kiu devigis la reĝon “Ĥizkijan la Judaulon elaĉetiĝi per peza tributo, kiel birdon en kaĝo”.