Sankta Dajmo
brazila religio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Dajmo (portugale Santo Daime) estas brazila religio aŭ kulto, kiu naskiĝis dum la 20-a jarcento en la centro de la ĝangalo Amazonio.
La kreinto estis Majstro Irineu Serra.
La religianoj uzas trinkaĵon faritan de du herboj dum la rito. La trinkaĵo nomiĝas "Ajaŭasko" aŭ Sankta Dajmo, kaj per ĝi, ili faras kontaktojn kun la sankta mondo de Dio. La nomo "Daime" venas el portugallingva esprimo "Dai-me" (donu al mi), el la unua verso de ceremonia kanto, kiujn partoprenantoj kantadas dum la trinkado:
- Dai-me força, dai-me luz (Donu al mi forton, donu al mi lumon).