Santalaloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La santalaloj (latine Santalales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 7 familiojn, ĉirkaŭ 180 genrojn kaj preskaŭ 2200 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas santalo[3].
Santalaloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Santalum haleakalae | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
santalo Santalum L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiu plantoj havas sufiĉe kosmopolitan distribuon sed fortan koncentriĝon en tropikaj kaj subtropikaj regionoj.
La plimulto de la santalaloj havas senŝelajn semojn, kio nekutimas inter la angiospermoj. Multaj membroj estas parazitaj plantoj, plejparte duon-parazitaj, kapablaj mem krei sukerojn per fotosintezo sed prenantaj akvon kaj mineralojn helpe de la tigoj aŭ radikoj de aliaj plantoj; iuj (ekz. Arceuthobium) estas devigaj parazitoj, kun malalta procentaĵo de klorofilo en siaj ŝosoj (kvino ĝis dekono de tio trovebla en la histoj de la gastiganta planto), kio devigas al ili preni la plimulton de siaj nutraĵoj el la histoj de la gastiganto.