La santalacoj [2] (latine Santalaceae ) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj . Tiu familio apartenas al la ordo santalaloj (Santalales ). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 40 genrojn kaj preskaŭ 1000 speciojn[1] , [3] . Ĝia tipa genro estas santalo [2] .
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Fermi
Santalum album
Tiuj plantoj estas vaste distribuitaj kaj, kiel aliaj santalaloj , vivas iom parazite je aliaj plantoj.
Modernaj priskriboj de la santalacoj metis inter ili membrojn de la familio viskacoj , antaŭe konsiderata aparta familio.
La sistemo APG II de 2003 (same kiel la sistemo APG de 1998) rekonas la familion kaj klasas ĝin en la ordo de santalaloj . Laŭ la priskribo de APG la familio tamen estas pli granda ol en pli fruaj priskriboj kaj klasigas en ĝi membrojn de la familioj de Eremolepidaceae kaj viskacoj . En ĝi estas ĉirkaŭ mil specioj.
Genroj
Acanthosyris
Amphorogyne
Antholobus
Arceuthobium
Arjona
Austroamericium
Buckleya
Cervantesia
Choretrum
Cladomyza
Colpoon
Comandra
Daenikera
Dendromyza
Dendrophthora
Dendrotrophe
Dufrenoya
Elaphanthera
Exocarpos
Geocaulon
Ginalloa
Jodina
Korthalsella
Kunkeliella
Leptomeria
Mida
Myoschilos
Nanodea
Nestronia
Notothixos
Okoubaka
Omphacomeria
Osyridocarpos
Osyris
Phacellaria
Phoradendron
Pyrularia
Quinchamalium
Rhoiacarpos
Santalum - santalo
Scleropyrum
Spirogardnera
Thesidium
Thesium
Viscum - visko
Laŭ WFO kaj TPL
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (15 jun. 2020) [1] , [3] , jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4] :
Angiospermae - angiospermoj
Santalales R.Br. ex Bercht. & J.Presl - santalaloj
Santalaceae R.Br. - santalacoj
Acanthosyris (Eichler) Griseb. - akantozirido
Amphorogyne Stauffer & Hürl. - amforogino
Anthobolus R. Br. - antoboluso
Antidaphne Poepp. & Endl. - antidafno
Arceuthobium M. Bieb. - arceŭtobio
Buckleya Torr. - buklejo
Cervantesia Ruiz & Pav. - cervantezio
Choretrum R. Br. - koretro
Cladomyza Danser - kladomizo
Colpoon P.J. Bergius - kolpoo
Comandra Nutt. - komandro
Daenikera Hürl. & Stauffer - denikero
Dendromyza Danser - dendromizo
Dendrophthora Eichler - dendroftoro
Dendrotrophe Miq. - dendrotrofo
Elaphanthera N. Hallé - elafantero
Eubrachion Hook. f. - eŭbrakiono
Exocarpos Labill. - ekzokarpo
Geocaulon Fernald - geokaŭlo
Ginalloa Korth. - ginaloo
Ixidium Eichler - iksidio *
Jodina Hook. & Arn. ex Meisn. - jodino
Korthalsella Tiegh. - kortalselo
Lepidoceras Hook. f. - lepidocero
Leptomeria R. Br. - leptomerio
Myoschilos Ruiz & Pav. - mioskilo
Nanodea Banks ex C.F. Gaertn. - nanodeo
Nestronia Raf. - nestronio *
Okoubaka Pellegrin & Normand - okubako
Omphacomeria (Endl.) A. DC. - omfakomerio
Osyridicarpos A. DC. - oziridikarpo
Osyris L. - ozirido
Phacellaria Benth. - facelario
Phoradendron Nutt. - foradendro [5]
Pyrularia Michx. - pirulario
Razoumofskya - razumofskio
Rhoiacarpos A. DC. - rojakarpo
Santalum L. - santalo [2]
Scleropyrum Arn. - skleropiro
Thesidium Sond. - tezidio
Thesium L. - tezio
Viscum L. - visko [6]
* genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.