Sankta Paŭlo la Ermito aŭ Paŭlo de Tebo (Egiptio 230 ĉirkaŭ – Tebajdo 335 ĉirkaŭ), estas konsiderita de la kristana tradicio la unua ermita monaĥo: li estas venerata kiel sanktulo de la Katolika Eklezio,de la Ortodoksa Kristana Eklezio kaj ĉe la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio .
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Paŭlo de Tarso. |
Sankta | ||
Sankta Paŭlo la Ermito | ||
---|---|---|
abato | ||
Sankta Paŭlo la Ermito, José de Ribera, 1640 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 251 en Egiptio | |
Morto | 356 en Tebajdo | |
Lingvoj | kopta • kojnea greka vd | |
Ŝtataneco | Egiptio vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥo vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | ĉiuj ĉefaj kristanaj eklezioj | |
Festotago | 17-a de januaro | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hagiografio
La fonto pri la vivo de Paŭlo la Ermito estas Sankta Hieronimo, aŭtoro de la Vita Sancti Pauli primi eremitae (Vivo de Sankta Paŭlo la Ermito), reiranta al la duono de la 4-a jarcento, verkita de Hieronimo dum lia restado en la dezerto de Kalkido (Sirio). La unua kritika eldono de la Vita Sancti Pauli estis publikigita de Bazyli Degórski.[1]
Paŭlo, juna familiriĉa egipta kristano kaj tre instruata, estis devigita forlasi la urbon por la dezerto ĉar akuzita pri kristaniĝo de familianoj dezirantaj aproprigi al si lian riĉan posedaĵon, dum la persekuto de la romiaj imperiestroj Decio kaj Valeriano. Persekuto tre kapilara kaj aparte kruela ankaŭ se tempe mallonga.
Paŭlo retiriĝis en la dezertaj montoj kie trovis rifuĝon en groto en kies najbaroj troviĝis akvofonto kaj palma arbo. El la arbo li eltiris la foliojn kiuj enteksitaj formos lian liton, kaj la daktilojn per kiuj li sin nutris laŭlonge de 43 jaroj, kiam korvo – laŭ popola legendo - komencis provizi al li ĉiutage panpecon.
Alproksimiĝinte la morto, li ricevis viziton de Sankta Antonio abato, alia granda ermito, dirita abato pro la fakto ke li estis la unua responsulo de komunumo de monaĥoj, nome de cenobitoj. Al tiu Paŭlo esprimis deziron estis entombigita ĉirkaŭita en la mantelo kiun Antonio estis donace ricevinta de la episkopo Atanazio episkopo de Aleksandrio. Lia deziro estis kontentigita kaj Antonio lin igis entombigita enŝovitan en tiu mantelo, en tombo fosita, ĉian laŭ Hieronimo apogiĝinta sur popolaj rakontaĵoj, de du leonoj.
Pro tio en la ikonografio li estas tradicie reprezentata vestita per vesto de palmaj folioj, ĉirkaŭita de korvo kaj du leonoj.
Kulto
La liturgia datreveno de Sankta Paŭlo la Ermito estas festata la 14an de januaro.[2]Laŭ kelkaj esploristoj granda parto de la korpaj restaĵoj de tiu sanktulo estis enmasonitaj super la majora altaro de la Rettoria de San Zulian (Venecio).
Al Sankta Paŭlo la Ermito inspiriĝis laŭlonge de la kristanaj jarcentoj diversaj monaĥaj ordenoj.
Bildaro
- Sankta Antonio kaj sankta Paŭlo la Ermito de Diego Velázquez, ĉirkaŭ 1635 - Muzeo de Prado, Madrid.
- Sanktaj Antonio abato kaj Paŭlo la Ermito.
Bibliografio
- Dassmann E., Autobiographie in Hagiographie. Beobachtungen zu den Mönchsviten und einigen Nekrologen des Hieronymus, in «Anuario de Historia de la Iglesia» 8 (1999), pp. 109-124.
- Decker J. de, Contribution à l’étude des vies de Saint Paul de Thèbes (sankta Paŭlo de Tebo) [= Recueil des travaux publiés par Faculté du Philosophie et Lettres de l’Université de Gand, 31], Gand 1905.
- González Marín S., Análisis literario de tres «Vitae» de San Jerónimo, in EClás 28 (1986), pp. 105-120.
- Grandi G., Deserto, città e conflitti ecclesiastici nelle Vite di Gerolamo,
- Kugener M.-A., Saint Jérôme et la Vie de Saint Paul de Thèbes, in ByZ 11 (1902), pp. 513-517.
- Labriolle P. de, Vie de Paul de Thèbes et Vie d’Hilarion, par saint
- Nehring P., Historia i retoryka w Vita Pauli primi Eremitae św. Hieronima, in Acta Universitatis Nicolai Copernici. Historia XXIX, Toruń 1996, pp. 108-119.
- Pereira F., Vida de S. Paulo de Thebeas Primeiro Eremita, Lisbona 1903.
Notoj
Vidu ankaŭ
Aliaj projektoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.