Sankt Kathrein im Burgenland
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankt Kathrein im Burgenland, kroate Katalena, hungare Pósaszentkatalin [pOŝasentkatalin] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en la distrikto Oberwart kaj en la komunumo Deutsch Schützen-Eisenberg. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szent-Katalin, poste pro peto de poŝto aldoniĝis "pósa" por fari diferencon de similaj loknomoj.
Bazaj informoj
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro:
- Telefonprefikso:
- Poŝtkodo: 7474
- Aŭtokodo: OW
- 47° 08′ 20″ N 16° 25′ 00″ O (mapo)
Situo
Sankt Kathrein im Burgenland situas laŭ rojo. Oberwart troviĝas je 26 km-oj.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1378 laŭ tiama hungara nomo „Posafalva”. En 1481 aperis la alia formo: „Zenthkatherina”. La kampoj longe apartenis al grafoj de Németújvár. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la vilaĝon, poste kroatoj refondis ĝin. En 1910 vivis en Pósaszentkatalin 282 homoj (kroatoj en majoritato, aŭstroj en minoritato). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szombathely, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Sankt Kathrein im Burgenland aliĝis al la komunumo Deutsch Schützen-Eisenberg.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Katerino el la 15-a jarcento, en 1752 barokiĝis
- kapelo omaĝe al Maria Magdalena
Komunumoj de Sankta Katerino en Hungara reĝlando
Pósaszentkatalin | Szentkatalin |
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.