komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankt-Antoni (oficiala germanlingva skribmaniero St. Antoni, en la franca lingvo Saint-Antoine) estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1925 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Sankt-Antoni | |
---|---|
Blazono de Sankt-Antoni | |
former municipality of Switzerland • kvartalo • vilaĝo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sinĝino |
Koordinatoj | 46° 49′ 19″ N 7° 15′ 40″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1925 |
Areo | 16,79 km² |
Alteco | 715 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1713 |
Komunumkodo | 2302 |
Mapo de Sankt-Antoni | |
Sankt-Antoni situas en la Friburga Mezlando proksimume 10 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Friburgo, okcidente de la rivero Sinĝino, kiu formas la okcidentan komunumlimon. La komunumo Sankt-Antoni konsistas krom la vilaĝo Sankt-Antoni el la vilaĝetoj kaj setlejoj Bächlisbrunnen, Burg, Burgbühl, Guglenberg, Henzenried, Lampertshalden, Lehwil, Mellisried, Niedermonten, Niedermuhren, Niedermonten, Schwenny, Tutzishaus, Weissenbach kaj Winterlingen.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,79 km², de kiuj 19,0% estas kovritaj de arbaro, 72,4% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [2]
La komunumo Sankt-Antoni limas en nordo al Wünnewil-Flamatt, en nordnordoriento en Ueberstorf, en nordoriento al Heitenried, en oriento al Schwarzenburg, en sudo al Alterswil, en okcidento al Tafers, en nordokcidento al Schmitten.
Tra Sankt-Antoni pasas la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Friburgo al Schwarzenburg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 6 kilometrojn norde de la komunumo en Flamatt. Per la buslinio de Friburgo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Dum mezepoko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Sankt-Antoni ekzistis neniu setlejo. Post venko en batalo de la friburganoj kontraŭ la bernanoj en la jaro 1447 en la jaro 1448 estis konstruita kapelo konsekcrita al Sankta Antonio. La nomo de tiu kapelo en la jaro 1690 fariĝis la nomo de la vilaĝo. Ĝis 1831 Sankt-Antoni estis kvartalo (en la alemana lingvo Schrot) de la paroĥo Tafers. En la jaro 1832 Sankt-Antoni konstituiĝis kiel aparta komunumo en la Germana distrikto de Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la nove kreita distrikto Sinĝino.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.