La Sandarmoĥ (ruse Сандармох, de la karela Sandarmoh) estas montarmasivo, kiu troviĝas apud la urbo Medveĵjegorsk, Respubliko Karelio. Sandarmoĥ iĝis amasa ekzekutejo dum la Granda purigo dum la regado de Josif Stalin.

Historio

Dum la konstruado de Blankmara kanalo en 1937, multaj malliberuloj de la Solovecaj insuloj estis ekzekutitaj tie de soveta sekreta polico NKVD. Multaj ukrainaj verkistoj kaj artistoj kiel Mikola Kuliŝ kaj Lesj Kurbas estis ekzekutitaj en Sandarmoĥ, same kiel 141 finndevenaj usonanoj[1] kaj 127 finndevenaj kanadanoj,[2] kiuj migris al Sovetunio dum la Granda depresio. Laŭ arĥivo de FSB, reprezentantoj de pli ol 60 nacioj estis ekzekutitaj tie inter 1937 kaj 1938.

La ekzekutejo estis trovita de la rusia homrajta organizaĵo Memorial en 1997, laŭ iniciato de homrajta aktivisto Jurij Dmitrijev. Samjare la registaro de Karelio konstruigis tie memorialon por la viktimoj.[3]

Famaj viktimoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.