From Wikipedia, the free encyclopedia
San Cristóbal estas milionurbo de Venezuelo, ĉefurbo de la Municipo San Cristóbal kaj la subŝtato Táchira en la regiono de la Andoj sudokcidente de Venezuelo. Ĝi situas je 57 kilometroj el la landlimo kun Kolombio. La urbo estas ankaŭ nomata la Ciudad de la Cordialidad. La urbo estis fondita fare de Juan Maldonado Ordóñez y Villaquirán, kapitano de la hispana armeo, la 31-an de marto 1561. Ĝi havis 1 004 820 loĝantojn en 2013.
San Cristóbal | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Venezuelo | ||
Ŝtato | Táchira | ||
Patrono | Sankta Sebastiano | ||
Ĝemelurboj | 10 | ||
Poŝtkodo | 5001 | ||
Telefonkodo | (SCB) 0276 | ||
Kodo laŭ Venezuelo | 5001 al 5017 | ||
Retpaĝaro | http://sancristobal-tachira.gob.ve/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | Patricia Gutierrez de Ceballos | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 004 820 (2013) | ||
Loĝdenso | 6 835,55 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 45′ N, 72° 13′ U (mapo)7.75-72.216666666667 | ||
Alto | inter 645 kaj 1 646 m | ||
Areo | 247 km² (24 700 ha) | ||
Horzono | UTC-4:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Cristóbal (Venezuela) [+] | |||
La urbo de San Cristóbal, ĉefurbo de la Municipo San Cristóbal, situas je 900 metroj super la marnivelo. Ĝi estas 3 012 metroj pli malalte ol la montsupro de El Púlpito (3 912 metroj), la plej alta monto de Táchira.
Ĝiaj punktoj de altitudo estas:
La urbo havas moderan klimaton kun averaĝaj temperaturoj inter 17 kaj 26 °C,[1] En la urbo okazis hajlfaloj, la plej novaj okazis la 1-an de decembro 2008 kaj la 14-an de oktobro 2009. Estas ankaŭ brumoj dum la modertemperaturaj monatoj.
Klimata diagramo de San Cristóbal | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
J | F | M | A | M | J | J | A | S | O | N | D |
27.5
25.7
15.8
|
21.3
26.3
16.8
|
39.2
26.7
17.8
|
101.6
28.1
18.6
|
158
26.3
19.0
|
198
25.5
18.4
|
201.9
24.9
17.8
|
164.2
25.9
17.7
|
141.8
26.4
18.0
|
137.9
26.5
17.9
|
106.2
26.4
17.9
|
60.4
25.3
16.6
|
Temperaturo je °C • Sumo de precipitaĵoj je mm |
San Cristóbal estas la sepa plej popolnombra urbo de Venezuelo, la plej popolnombra de la regiono de la Andoj kaj de Táchira; kun loĝantaro de 1 004 820 loĝantoj (el kiu 628 627 loĝas la urban centron[2]), kiu reprezentas 48,05% de la loĝantaro de la urbregiono (1 308 108 hab), 17,42 % de la regiono de la Andoj kaj 2,17 % de la lando (28 946 101 loĝantoj). La metropola regiono enhavas la najbarajn municipojn de Andrés Bello, Cárdenas, Guásimos, Libertad, Independencia y Torbes; kiujn servas kiel dormurboj de la kapitalo de Táchira.
Etnoj de San Cristóbal | ||||
---|---|---|---|---|
Etnoj | Procentoj | |||
Blankuloj | 64.5% | |||
Mestizoj | 33.1% | |||
Aliaj | 1.5% | |||
Nigruloj | 0.6% | |||
Idoj de afrikuloj | 0.2% | |||
Indianoj | 0.1% |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.