Samloka laborado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Samloka laborado (angle coworking) estas la nova tendenco organizi laboron de unuopuloj kaj malgrandaj laborkolektivoj per luo de unu oficejo por kelkaj sendependaj personoj[1]. Oficejoj de samloka laborado funkcias en kelkaj usonaj, eŭropaj, rusiaj kaj ukrainiaj urboj[2][3][4].