Sami Michael
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sami Miĥael (nasknomo arabe كمال شلح, Kamal Salaĥ, hebree סמי מיכאל, arabe سامي ميخائيل; la 15an de aŭgusto 1926 en Bagdado – la 1an de aprilo 2024, en Ĥajfo) estis israela verkisto, kiu migris de Irako al Israelo 23-jaraĝa. Kiel batalanto por homaj rajtoj, de 2001 Miĥael estis la Prezidanto de la Asocio por Civilaj Rajtoj en Israelo (ACRI) [1].
Sami Michael | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
סמי מיכאל | |||||
Naskonomo | كمال شلح | ||||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1926 (1926-08-15) en Bagdado | ||||
Morto | 1-an de aprilo 2024 (2024-04-01) (97-jaraĝa) en Ĥajfo | ||||
Lingvoj | hebrea • araba vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo (1948–2024) Reĝlando Irako (1925–1948) vd | ||||
Partio | Maki (en) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Nadia Cohen (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto tradukisto ĵurnalisto vd | ||||
Laborkampo | Literatura aktiveco kaj translating activity (en) vd | ||||
Aktiva dum | 1950–2024 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miĥael estis inter la unuaj en Israelo por subteni la kreon de sendependa Palestina Ŝtato, kiu povus ekzisti apud Israelo. En siaj romanoj, Miĥael rakontas pri la aspiroj kaj luktoj de ambaŭ judoj kaj araboj. Ĉi tiu nova tendeco en la moderna hebrea literaturo estis polemika kaj estis ĝenerale diskutita en universitatoj kaj en la amaskomunikilaro. Miĥael estis premiita la Premion EMET en 2007. Miĥael difinis lin mem ne kiel cionisto, sed kiel israelano por inkluzivi ĉiujn civitanojn de Israelo.