Sami Khedira
germana futbalisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sami KHEDIRA (arabe سامي خضيرة, naskiĝis la 4-an de aprilo 1987(nun 1987-04-04) en Stuttgart, do nun 37-aĝa) estas arabdevena germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "6". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj en la Futbala Mondpokalo 2018.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Sami Khedira | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1987 (1987-04-04) (37-jaraĝa) en Stutgarto |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio Tunizio |
Alma mater | |
Familio | |
Frat(in)o | Rani Khedira |
Amkunulo | Lena Gercke (en) (2011–) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.sami-khedira.com/ |
Fermi
- Sami Khedira en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Sami Khedira en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri germana futbalisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |