Salticedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Salticedoj aŭ Salticidae, populare konataj kiel saltaraneoj, kiuj enhavas ĉirkaŭ 600 priskribitajn genrojn kaj pli ol 5800 priskribitajn speciojn de araneuloj,[1] kio faras ke ĝi estas la plej granda familio de araneoj kun ĉirkaŭ 13% el ĉiuj specioj.[2] Saltaraneoj havas ion el la plej bona vidkapablo inter artropodoj kaj uzas ĝin en pariĝado, ĉasado kaj navigado. Kvankam ili normale moviĝas trankvile kaj tre malrapide, plej specioj estas kapablaj por tre lertaj saltoj, ĉefe dum ĉasado, sed foje kiel reago al subitaj minacoj aŭ trapaso de longaj spacoj. Kaj ties folipulmoj kaj trakea sistemo estas bone disvolvigitaj, kaj ili uzas ambaŭ sistemojn (dumaniera spirado). Saltaraneoj estas ĝenerale agnoskitaj pro sia okulmodelo. Ĉiuj saltaraneoj havas kvar parojn de okuloj, el kiuj la antaŭa meza paro estas partikulare granda.
Salticedoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Maskla plenkreskulo de Phidippus audax | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Salticedoj Salticidae Blackwall, 1841 | ||||||||
Diverseco | ||||||||
pli ol 500 genroj kaj pli ol 5000 specioj | ||||||||
Genroj | ||||||||
(latine) | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||