vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Salairka (ruse Салаирка) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro kaj la sola setlejo de Salairka kampara municipo (ruse Салаирское сельское поселение). Antaŭe ĝi nomiĝis Salairka-Jurtoj (ruse Юрты Салаирские, Jurti Salairskije)[1]. Loĝantoj origine estis siberiaj tataroj.
Salairka (Салаирка) | |
Салаирские Юрты, Юрты Салаирские | |
vilaĝo | |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Салаирка | |
Deveno de nomo: Surborda setlejo | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
kampara municipo | Salairka kampara municipo |
Ŝoseo | 71K-1714 |
Rivero | Turo, Aĥmanka |
Situo | Salairka |
- koordinatoj | 57° 33′ N 65° 01′ O (mapo) |
Loĝantaro | (2021) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625551 |
ОКТМО | 71644470101 |
OKATO | 71244870001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Salairka situas ĉe la ŝoseo 71K-1714 (norde), rivero Aĥmanka (sude) kaj rivero Turo sudoriente. La plej proksimaj vilaĝoj estas Narimanovo (oriente) kaj Reĉkino (okcidente).
Tiuloke rivero Turo venas de sude kaj post alfronti krutan argilan bordon turnas denove suden tra vasta valo. Tuj post la turno, sude de la aktuala centro de la setlejo, ĝin enfluas rivero Aĥmanka, venanta de la Tarmanaj marĉoj[2].
La nomo tradukeblas kiel Surborda setlejo[2].
En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (62%) kaj tataroj (29%)[3].
Ĉe la enfluejo de Aĥmanka al Turo delonge ekzistis tatara vilaĝo Salairka-Jurtoj. Komence de la 20-a jarcento tie estis 40 kortoj, en kiuj loĝis ĉirkaŭ 250 homoj[15].
En la 17-a jarcento apude ekloĝis rusoj, kiuj nomis sian vilaĝon Salairka. Fine de la 19-a jarcento tie estis 80 kortoj, en kiuj loĝis 500 homoj. Komence de la 20-a jarcento nombro de loĝantoj preskaŭ duobliĝis danke al amasa enmigrado de Eŭropa Rusio. Tiutempe en la vilaĝo haveblis 2 akvomuelejoj, 12 ventomuelejoj, 8 forĝejoj, lernejo[16].
En la 1980-aj jaroj Salairka estis ĉefsidejo de granda lakta-terpoma sovĥozo, kiu plantis terpomojn sur 400 hektaroj. Aperis novaj domoj, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo[16].
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 32 kortoj, en kiuj loĝis 110 viroj kaj 81 inoj. Vilaĝanoj kultivis 50 desjatinojn (54,6 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 50 ĉevalojn, 100 bovinojn, 110 ŝafojn, sed ne havis kaprojn, nek porkojn[17]. Lokanoj okupiĝis pri eta komerco en vilaĝoj, averaĝa komercisto estiss vendanta varojn kontraŭ po 150 rublojn jare. Krome ili faris gudron kaj baston, kolektadis salikajn ŝelojn, kaptis fiŝojn kaj vendadis brullignon al vitrofabriko[1].
En Salairka naskiĝis kaj pasigis sian junaĝon Heroo de Sovetunio Timofej Nesgovorov (1924–1943). Monumento al la heroo de la Dua mondmilito staras ĉe strato Novaja, inter kulturdomo, sidejo de municipa administracio kaj lernejo[16].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.